Amuzaj bretonaj vortoj

Jan 14, 2009 21:26

Amuzajn vortojn mi lernas dum mia studado de la bretona lingvo. Jen kelkaj ridetigantaj trovaĵoj, kiuj certe plaĉos al la tokiponistoj:
  • karr-tan
  • karr-nij
  • karr-houarn
  • dour-tan
  • pellgomz
  • marc´h-houarn
Demando: Ĉu vi povas diveni, kion ili signifas se mi aldonas ke:
  • karr = ĉaro
  • tan = fajro
  • nij = fluganta
  • houarn = fero
  • dour = akvo
  • pell = for
  • komz = ( Read more... )

brezhoneg

Leave a comment

Comments 2

goulo January 15 2009, 07:06:35 UTC
Mi unue supozis, ke "karr-tan" estus la motoro en aŭto. :)

"marc´h-houarn" interesas; en la angla estas malnova esprimo "iron horse" (do ĉevalo fera), kiu signifas "lokomotivo". Tamen mi vidas ke la bicikla koncepto ekzistas angle, ĉar la unua paĝo aperanta en google-serĉo pri "iron horse" estas bicickla firmao http://www.ironhorsebikes.com/ ...

Mi scivolas pri etimologiaj rilatoj inter tiuj bretonaj vortoj kaj anglaj vortoj:
karr / car
houarn / iron
marc´h / mare ?
ĉu aliaj?

Reply

dominiko January 15 2009, 19:29:12 UTC
Estas verŝajne aliaj bretonaj vortoj, kiuj iom samas kun la angla. Sed verdire la lingvoj ne tiom similas.

Mi ne konis la anglan vorton mare. Mi lernis ion, dankon. La angla lingvo kunvivis (kaj daŭre kunvivas) proksime kun aliaj keltaj lingvoj en la insulo de la nuna Britio. Do plej verŝajne la angla aŭ la keltaj lingvoj pruntis iujn vortojn de unu la alia, mi supozas. La vorto por ĉevalo estas preskaŭ same almenaŭ en la bretona (marc´h), en la kimra (march), kaj en la kornvala (margh). Sed mi vidas, ke ankaŭ en la germana estas la vorto Mähre. Do eble la angla vorto venas de la englosaksoj. Serĉante iomete, mi trovis interesan ligilon: la angla vorto mare tradukita en 30 aliaj lingvoj. Inter tiuj troveblas la nederlanda vorto merrie, la estona vorto mära, la sveda vorto märr kaj la norvega vorto merr.

Almenaŭ Vilhelmo la Bastardo tute senkulpas, ĉar la vorto fremdas por franclingvanoj. Nu eble la vorto mare venas de la franca vorto merde ĉar ĉevalinoj faras tion. Sed estas dubinda teorio.

Reply


Leave a comment

Up