Mia unua tago de la jaro

Jan 08, 2021 00:08

image Click to view



Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni ( Read more... )

esperanto, festoj, novaĵoj

Leave a comment

Comments 21

estunto January 22 2021, 22:06:24 UTC
Ankaŭ ĉi-foje Vivoĵurnalo nenion diris al mi pri via aktivaĵo, kvankam "Nomado estas via reciproka amiko"! Mi komencas pensi ke eble la Kremlo havas manon en l' afero. Temus pri ĝeni fluon de alte konfidencaj informoj pri internaj mekanismoj - al lingve sperta nekonato, kun nomo verŝajne falsa, kun motivoj pli ol nebulaj, loĝanta en lando neekzista! Ĉu vi ne mem iam suspektis?

Pri via espero mi diru: Nia medicina analizistaro daŭre kaj detale studas la fiziognomion de l' objekto. Mi nek laboras en tiu sekcio nek konfidus konkludojn al tiom ĉi nesekura kanalo, sed fonto raportis ion pri ezofaga problemo. Tio strikte restu inter ni, komprenite?

Jen lingva konsileto: Ĉiam uzu la artikolon krom se ekparolante pri iu aŭ io ĝis tiam supozeble nekonata.

Reply

n0mad0 January 23 2021, 11:08:21 UTC
Por ricevi sciigojn pri novaj afiŝoj de amikoj necesas speciale ŝanĝi iujn agordojn, sed mi ne memoras ĝuste, kie ili situas. Plej simpla solvo estas trarigardi la fluon de tempo al tempo. Vivoĵurnalo sendube akspektas eksmoda kaj restas tia malgraŭ ĉiuj penadoj de la teamo plimodernigi ĝin. Oni bone komprenas, ke de vidpunkto de personoj alkutimiĝintaj al interfaco de plej popularaj sociaj retoj ĝi aspektas strange kaj eĉ iom timige. Por fari bonaspektan afiŝon necesas uzi diversajn trukojn kaj aldoni en teksto specialajn markilojn, pri kiuj ne volas zorgi subtilaj hipsteroj. Mi pretas toleri ĉi retejon nur pro interesaj kontribuoj de ruslingvaj aŭtoroj, kiuj ĝis nun multnombras ( ... )

Reply

estunto January 23 2021, 16:36:13 UTC
Ankaŭ Trump estis ... iom ekzotika. Pri Pakistano, Indio, Ĉinio kaj KPR ni ne parolu. Ke tamen la ulo ŝanĝu la lokon kun la superaŭdaca noviĉokito ĵus arestita! Preferindas vera heroo al simulata iĉviraĉo. Kiom da balotuntoj laŭ via takso ankoraŭ istas ĉi-lastan? Kaj kiu vere ŝancus rekte heredi la tronon?

Reply

n0mad0 January 23 2021, 21:34:41 UTC
Sinjoro Trump vere iĝis mondfama pro sia ekstravaganceco, sed kiel oni povis vidi, li ne estis ĉiopova kaj tute libera en siaj kapricoj. Koncerne Pakistanon, Hindion ktp. Nur du ŝtatoj en la mondo havas nukleajn armilarojn, kiuj povas ĉesi homaran historion. Krome ŝtatestro nur de unu el ili pretendas specialan statuson por sia lando kaj proklamas tion publike kaj arogante.

Opinio, ke io en Rusio povas ŝanĝiĝi dank'al balotado, estas tre naiva. Unue la Gvidanto emas ŝtatestri tre longe, do iaj gravaj ŝanĝoj eblos nur post lia forpaso. La forpaso pro sanstato aŭ pro la funebrinda kialo. Due rezulte de balotado estos elektita nova kanajlo, pri kiu decidos ĉirkaŭkremla oligarka bando. Dum lastaj tridek jaroj la popolo ĉiam balotis laŭ volo de estraro. Ve, sed en nun rusia socio preskaŭ mankas strebo al libero kaj justeco. Oni revas reveni en la oran epokon de putinismo, kiam la dolaro kostis 30 rublojn.

Reply


Leave a comment

Up