Click to view
Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni
(
Read more... )
Eble la problemoj pro ezofago ekzistas, sed troa zorgo pri propra sekureco kaj la fervora sidado de la ulo dum tuta jaro en iu truo klare kaj evidente montras, ke validas la mensaj problemoj. Kaj la problemoj tre gravaj. Se temus pri diktatoro de malriĉa bantuistano, tio ne tro gravus. Tamen frenezulo rajtanta decidi pri nuklea armilo estas kazo... iom ekzotika.
Mi penadu memori pri tio.
Reply
Reply
Opinio, ke io en Rusio povas ŝanĝiĝi dank'al balotado, estas tre naiva. Unue la Gvidanto emas ŝtatestri tre longe, do iaj gravaj ŝanĝoj eblos nur post lia forpaso. La forpaso pro sanstato aŭ pro la funebrinda kialo. Due rezulte de balotado estos elektita nova kanajlo, pri kiu decidos ĉirkaŭkremla oligarka bando. Dum lastaj tridek jaroj la popolo ĉiam balotis laŭ volo de estraro. Ve, sed en nun rusia socio preskaŭ mankas strebo al libero kaj justeco. Oni revas reveni en la oran epokon de putinismo, kiam la dolaro kostis 30 rublojn.
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Ekstertemaĵo. Ĉu la afiŝo laŭ la ligilo https://www.miavivo.net/?status/537-537-1611779027/ estas videbla por uzantoj nealiĝintaj en la retejo?
Reply
Ĉu via diro implicas ke la agema Stelo de l' Idokopasa Kabo brilas malpli hele ol la dolĉe dormanta diesko?
Kion do proponis la publicisto pri l' personiĝinta Ŝtato? Ke ĉiu respubliko en Rusio ricevu maŭzoleon kun po parto?
Reply
Ni memoru, ke la diesko dum la vivo estas multe pli agema ol la nuna Kremlano numero unu, krom tio la diesko ĝis nun vivas en multaj koroj en Rusio kaj ekster Rusio. La Stelo ja preferis kaŝi sin musmaniere en iu truo. La popolo ŝajne ne komprenos kaj ne akceptos la malvirecan konduton kaj tio povos rompi la brilan reputacion. La menciita propono de la publicisto koncernis tion - dume akcioj de PdN valoras, necesas "fiksi profiton" laŭ slango de borsaj spekulantoj. Oni kanonizu la Stelon, produktu relikvojn kaj proponu ilin. Ĉi ideo povus kaŭzi furoron kaj utilus por monstato de la eklezio kaj de la ŝtato. Ja estas ege bezonata mono por finrekonstrui la luksan Palacon.
Reply
Reply
Reply
Reply
Leave a comment