Click to view
Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni povas konkeri ĝin senpene. Plimulto da rusianoj aŭ dormas post fervora festa drinkado, aŭ suferas pro postebrio. Laŭ malplenaj stratoj nur vagas raraj hundobredistoj, tamen tia estas sorto de hundobredistoj - promenadi kun siaj bestoj maldepende de vetero, humoro kaj sanstato. La malpleno de urbaj stratoj donas specialan senton. La dua afero de la tago - mi vizitis Jutubaĉon kaj malŝatis filmeton kun la festa parolado de la Ĝvidanto de la Nacio. Mi nepre ŝatos ĝin, kiam li finfine diros: "Mi laĉiĝis. Mi forpasas."