Mia unua tago de la jaro

Jan 08, 2021 00:08

image Click to view



Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni ( Read more... )

esperanto, festoj, novaĵoj

Leave a comment

estunto January 22 2021, 22:06:24 UTC
Ankaŭ ĉi-foje Vivoĵurnalo nenion diris al mi pri via aktivaĵo, kvankam "Nomado estas via reciproka amiko"! Mi komencas pensi ke eble la Kremlo havas manon en l' afero. Temus pri ĝeni fluon de alte konfidencaj informoj pri internaj mekanismoj - al lingve sperta nekonato, kun nomo verŝajne falsa, kun motivoj pli ol nebulaj, loĝanta en lando neekzista! Ĉu vi ne mem iam suspektis?

Pri via espero mi diru: Nia medicina analizistaro daŭre kaj detale studas la fiziognomion de l' objekto. Mi nek laboras en tiu sekcio nek konfidus konkludojn al tiom ĉi nesekura kanalo, sed fonto raportis ion pri ezofaga problemo. Tio strikte restu inter ni, komprenite?

Jen lingva konsileto: Ĉiam uzu la artikolon krom se ekparolante pri iu aŭ io ĝis tiam supozeble nekonata.

Reply

n0mad0 January 23 2021, 11:08:21 UTC
Por ricevi sciigojn pri novaj afiŝoj de amikoj necesas speciale ŝanĝi iujn agordojn, sed mi ne memoras ĝuste, kie ili situas. Plej simpla solvo estas trarigardi la fluon de tempo al tempo. Vivoĵurnalo sendube akspektas eksmoda kaj restas tia malgraŭ ĉiuj penadoj de la teamo plimodernigi ĝin. Oni bone komprenas, ke de vidpunkto de personoj alkutimiĝintaj al interfaco de plej popularaj sociaj retoj ĝi aspektas strange kaj eĉ iom timige. Por fari bonaspektan afiŝon necesas uzi diversajn trukojn kaj aldoni en teksto specialajn markilojn, pri kiuj ne volas zorgi subtilaj hipsteroj. Mi pretas toleri ĉi retejon nur pro interesaj kontribuoj de ruslingvaj aŭtoroj, kiuj ĝis nun multnombras ( ... )

Reply

estunto January 23 2021, 16:36:13 UTC
Ankaŭ Trump estis ... iom ekzotika. Pri Pakistano, Indio, Ĉinio kaj KPR ni ne parolu. Ke tamen la ulo ŝanĝu la lokon kun la superaŭdaca noviĉokito ĵus arestita! Preferindas vera heroo al simulata iĉviraĉo. Kiom da balotuntoj laŭ via takso ankoraŭ istas ĉi-lastan? Kaj kiu vere ŝancus rekte heredi la tronon?

Reply

n0mad0 January 23 2021, 21:34:41 UTC
Sinjoro Trump vere iĝis mondfama pro sia ekstravaganceco, sed kiel oni povis vidi, li ne estis ĉiopova kaj tute libera en siaj kapricoj. Koncerne Pakistanon, Hindion ktp. Nur du ŝtatoj en la mondo havas nukleajn armilarojn, kiuj povas ĉesi homaran historion. Krome ŝtatestro nur de unu el ili pretendas specialan statuson por sia lando kaj proklamas tion publike kaj arogante.

Opinio, ke io en Rusio povas ŝanĝiĝi dank'al balotado, estas tre naiva. Unue la Gvidanto emas ŝtatestri tre longe, do iaj gravaj ŝanĝoj eblos nur post lia forpaso. La forpaso pro sanstato aŭ pro la funebrinda kialo. Due rezulte de balotado estos elektita nova kanajlo, pri kiu decidos ĉirkaŭkremla oligarka bando. Dum lastaj tridek jaroj la popolo ĉiam balotis laŭ volo de estraro. Ve, sed en nun rusia socio preskaŭ mankas strebo al libero kaj justeco. Oni revas reveni en la oran epokon de putinismo, kiam la dolaro kostis 30 rublojn.

Reply

estunto January 24 2021, 17:45:15 UTC
Kiam venos la ŝamano, ĉio ŝanĝiĝos. Kiom da vojo ankoraŭ restas? La usona ŝamano venis supozeble per aviadilo por postuli ke la ekzota demono tie restu en la blanka kremleto. La demono tamen fuĝis...

Reply

n0mad0 January 25 2021, 09:21:48 UTC
Mi supozu, se la usona ŝamano iradus fervore al Vaŝingtonurbo piede. la rezulto de la batalo pro Kapitolo estus multe pli glora por sinjoro Trump. Spiritoj ne ŝatas friponojn kaj pigrulojn.

Reply

estunto January 25 2021, 19:37:59 UTC
Malicaj spiritoj eble ŝatas ĝuste friponojn, sed jes, ĉia tradicia spirito postulas ian kontraŭservon por sia interveno. Alie ja estus tro facile. Ĉiu ajn urĝus spiriton fari tion aŭ alion eĉ sen danki poste. Plandi laŭ tiom da ŝoseo ĉiakaze devus inklinigi eĉ plej inertan rokon. Aŭ ĉu ni baldaŭ trinkos navalnijkon?

Reply

n0mad0 January 26 2021, 18:47:21 UTC
Koncerne navalnovkon: estas la sento, ke jam dum proksima tempo la popolo havos tre fortan postebrion pro putinko, do gardu nin Dio de drinkaĵoj kun novaj drastaj kaj gloraj nomoj. Ni preferu hejman distilaĵon kaj kvason.

Reply

estunto January 28 2021, 18:14:04 UTC
Eble pro konsumi ĉi-lastan PdN aspekte baldaŭ bezonos ne kiĉajn palacojn sed trafan maŭzoleon. Kia kieo plej taŭgus tiucele? Ĉu Henrieta? Ne necesus forigi arbojn tie, kaj la klimato konservus la kadavron sen komplika balzamado. Vi kvankam cedus peceto da tero al la Rusia Federacio, tamen vi profitus de l' amasa pilgrimado. Sincere: Kian alian fonton de enspezoj via regneto povas diri sia? Kial tiam ne ekspansii kaj oferti lastan ripozejon ankaŭ al aliaj gravaj birdoj monitaj? Certe multaj pretos pagi tutan krezaĵon por l' etoso proksima al tia idolo. Pli ŝika adreso estos nur la luno.

Reply

n0mad0 January 29 2021, 09:38:00 UTC
Se PdN konsumus nur kvason, li restadus bonstata kaj ruĝvanga. Tamen eble eĉ kvaso estas senpova kontraŭ malbono por malsano pro argentina kokaino troaj zorgoj pri feliĉo de la popolo. Vi interesiĝas pri Rusio, tio sendube ege laŭdindas, sed vi dume ne ekkomprenis ĉitiean etoson. Ĉi tie aŭtoritato de eksestro absolute ne valoras kaj ne interesas de komerca vidpunkto. Se tombo situus sur Ruĝa Placo, eble oni alportus paron da diantoj dufoje en jaro, sed oni ne atendu pli gravan kontribuon. Pro eksiĝinta fripono neniu piligrimos al la tombo sur fora arkta malvarma insulo.

Reply

estunto January 29 2021, 20:28:41 UTC
Via supozo frape kontrastas kun la longaj vicoj sur ĉi-sama Ruĝa Placo por spekti la vaksfiguron supozatan alia heroo de via riĉa historio. Ankaŭ li ne ĝuas ĉies aprobon, tamen multaj donus astronomian sumon eĉ por dento, fingro aŭ orelo de li. Tia relikvo promesus gute Geschäfte - se la CIA ne ŝtelintus la tutan kadavron antaŭ longe! Kuras famo ke dungito tie tiam vendis ĝin por botelo da visciaĵo.

Reply

n0mad0 January 30 2021, 20:19:49 UTC
La maŭzoleo sur Ruĝa Placo altiras homamasojn pro evidentaj kialoj. Unue ĝia eterne bonaspekta loĝanto ne estas ordinara ŝtatestro, sed iĝis la heroo disimila. Due la loko ĉirkaŭ la maŭzoleo mem estas tre fama, alloga kaj plenplena da interesaj ejoj. La ideo uzi la eksmerititulojn podetale estas multpromesa, sed mi rimarku, ke ĝi tute ne novas kaj estas uzita kaj uzata de eklezioj jam delonge. Mirindas, ke antaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis de fama rusia publicisto la proponon koncerne na PdN. Ŝajnas, ke la universo mem penads pensigi nin pri io.

Ekstertemaĵo. Ĉu la afiŝo laŭ la ligilo https://www.miavivo.net/?status/537-537-1611779027/ estas videbla por uzantoj nealiĝintaj en la retejo?

Reply

estunto January 31 2021, 21:49:35 UTC
Sen ensaluti mi vidas retpaĝon "mia vivo" sed ne ion kiel afiŝon.

Ĉu via diro implicas ke la agema Stelo de l' Idokopasa Kabo brilas malpli hele ol la dolĉe dormanta diesko?
Kion do proponis la publicisto pri l' personiĝinta Ŝtato? Ke ĉiu respubliko en Rusio ricevu maŭzoleon kun po parto?

Reply

n0mad0 February 1 2021, 08:49:13 UTC
Ve! Mi devas daŭrigi la esploradon pri la afero.

Ni memoru, ke la diesko dum la vivo estas multe pli agema ol la nuna Kremlano numero unu, krom tio la diesko ĝis nun vivas en multaj koroj en Rusio kaj ekster Rusio. La Stelo ja preferis kaŝi sin musmaniere en iu truo. La popolo ŝajne ne komprenos kaj ne akceptos la malvirecan konduton kaj tio povos rompi la brilan reputacion. La menciita propono de la publicisto koncernis tion - dume akcioj de PdN valoras, necesas "fiksi profiton" laŭ slango de borsaj spekulantoj. Oni kanonizu la Stelon, produktu relikvojn kaj proponu ilin. Ĉi ideo povus kaŭzi furoron kaj utilus por monstato de la eklezio kaj de la ŝtato. Ja estas ege bezonata mono por finrekonstrui la luksan Palacon.

Reply

estunto February 1 2021, 19:40:48 UTC
Kial ne trafi du celojn per unu ŝtono per uzi la palacon parte kiel hotelon, parte kiel maŭzoleon? Tiam ĉiuj povus kontenti, kaj la stelo en la mustruo kaj la noviĉokitistoj. Rigardu la splendan konstruaĵon, ties ravan ĉirkaŭaĵon, la klifon, la maron: Ĉu ie en la mondo troveblus pli romantika kaj komforta loko de pilgrimado? Oni metus krancon antaŭ la tomban ĉambron, dirus preĝeton por ties fama loĝanto, poste irus al la koktelejo kaj de tie en la naĝbasenon por flirti kun pozistinoj. Certe temus pri travivaĵo eksklude por gastoj kun obezaj poŝoj, ne povraj nuloj kiel ni.

Reply

n0mad0 February 3 2021, 09:20:44 UTC
La brila projekto! Mi endus demeti ĉapelon se mi ĝin havus pro estimo. Ajna pli-malpli honesta homo rimarku, ke PdN devis ĝustatempe dispeli bandon da fuŝantuloj, kiuj nun estas ĉirkaŭ li kaj nur rompas lian aŭtoritaton, kaj dungi la homon vere dignan. Sed, ve, perdita reputacio estas nerestarigebla. Nun nova Suno de la Popolo devas veti je vera ĉevalo.

Reply


Leave a comment

Up