Mia unua tago de la jaro

Jan 08, 2021 00:08

image Click to view



Komenco de la tago sekvis la tradicion, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj: en la 1-a de januaro matene mi promenadis tra senhomaj stratoj. Ĉar plimulto da homaro ne komprenas dume Esperanton kaj ĉi tiu blogo estas fakte skribata al neniu mi rajtas malkovri ĉi tie egan rusan sekreton. En komenco de la 1-a de januaro Rusio estas tute sendefenda kaj oni ( Read more... )

esperanto, festoj, novaĵoj

Leave a comment

estunto January 22 2021, 22:06:24 UTC
Ankaŭ ĉi-foje Vivoĵurnalo nenion diris al mi pri via aktivaĵo, kvankam "Nomado estas via reciproka amiko"! Mi komencas pensi ke eble la Kremlo havas manon en l' afero. Temus pri ĝeni fluon de alte konfidencaj informoj pri internaj mekanismoj - al lingve sperta nekonato, kun nomo verŝajne falsa, kun motivoj pli ol nebulaj, loĝanta en lando neekzista! Ĉu vi ne mem iam suspektis?

Pri via espero mi diru: Nia medicina analizistaro daŭre kaj detale studas la fiziognomion de l' objekto. Mi nek laboras en tiu sekcio nek konfidus konkludojn al tiom ĉi nesekura kanalo, sed fonto raportis ion pri ezofaga problemo. Tio strikte restu inter ni, komprenite?

Jen lingva konsileto: Ĉiam uzu la artikolon krom se ekparolante pri iu aŭ io ĝis tiam supozeble nekonata.

Reply

estunto February 3 2021, 16:03:39 UTC
Se la Problemo de l' Nacio malfondus sian klikon, li riskus ekpendi en la aero kaj perdi la ŝancon pri l' ĉambro. Restas al li do nur plutirani ĝis la lasta bato de sia ŝtono peza je pekoj. L' aktualaj fiaĵoj prezentas kulminon post multaj. Laŭ mi senkondiĉa masoĥismo povas proksimi perfidon. Sen ĝi Paĉjo supozeble jam ne estus. Se ne sub siaj ŝatotuberoj.

Reply

n0mad0 February 13 2021, 10:18:34 UTC
Mi ankoraŭfoje relegis priskribon de via brila plano kaj denove ekadviris pri ĝia lukseco. Ve, sed ĉiuj pli-malpli honestaj homoj devus agnoski, ke ĝi fiaskos. Post forpaso de PdN pro ajna kialo oni sendube hastos rapide forgesi pri periodo de putinismo, ĉar en rusia historio multis epokoj pli teruraj sed mankis la pli hontindaj.

Reply

estunto February 16 2021, 19:32:48 UTC
Temas ne pri plano sed kritiko de naiva kalkulo ke plurjardeka despoto tiom obstina vidante pacajn manifestantojn kun floroj ekhontos plu trudi sin al la ŝtato. Ankaŭ folkloraj kantoj akompanataj per gitaro aŭ rokkoncertoj verŝajne ne sufiĉas por konvinki tian personon. Se jes - bone, regantojn per forto licas tamen malelekti per forto, ĉu ne? Iafoje ĉapitron finas la morto, sed tuŝi urtikojn ĝi sciate emas malfrui.

Reply

n0mad0 February 17 2021, 21:21:11 UTC
Ankoraŭ unu multpromesa rimedo restadas malprovita: oni povus pentri sur asfalto per multkolora kreto ion ofendan por tiranismo. Se ĝi ne helpos, mi eĉ ne scias, kion oni faru plu.

Reply

estunto February 18 2021, 15:23:35 UTC
Kretaĵon sur asfalto baldaŭ forlavus pluvo, ĉio direbla pri l' du jam diritas, kaj eble ofendo laŭ ni al ili flatas. Esprimoj kiel "brutala tirano" aŭ "(antaŭ)lasta diktatoro de Eŭropo" en ambaŭes oreloj verŝajne sonas kvazaŭ honoraj titoloj. Krome ja nur lokaj pasantoj ĝuus tian spritaĵon. Aliflanke de guto post guto disfalas granito... Aŭ se iu noktomeze per bufa sango surmurigus trafan malbenon en magia lingvo?

Reply


Leave a comment

Up