Hodiaŭ turnis sin al mi Boris Kondratjev (la aŭtoro de Esperanto-rusa vortaro ĉe
eoru.ru) kun la demando pri la traduko de la vorto «кавернозный/пещеристый». Temas pri la anatomia termino, plej famas la tiel nomataj кавернозные/пещеристые тела en peniso, sed la adjektivo estas uzata ankaŭ en kelkaj aliaj terminoj
(
Read more... )
Comments 12
En eoru jam abundas oz-vortoj, kie -oz- estas kaj parto de la radiko (fimoz/o), kaj aparta sufikso (bakteri/oz/o). Ĉiaokaze, kial ne ozumi? :)
Reply
> kie -oz- estas kaj parto de la radiko (fimoz/o)
Tiu ĉi ekzemplo ne taŭgas, ĉar -oz- estis parto de la origina radiko (helene φῑμός - muzelingo).
> kaj aparta sufikso (bakteri/oz/o)
Ankaŭ tiu ĉi ekzemplo estas iom aparta, ĉar la medicina senco de la sufikso -oz- (patologia stato) ja estas vaste akceptita kiel faka; krome, ĝi tute ne respondas al la senco de -oz- en "kavernoza".
> Ĉiaokaze, kial ne ozumi? :)
Mi neniel kontraŭas ozumadon mem, tamen ankaŭ la iom konservativaj tendencoj ne mankas al mi :). Ĉiuokaze, kiam oni ekuzas aŭ rekomendas iun ajn terminon (eĉ se ĝi ŝajnas internacia) neniel malhelpos pristudi la jam ekzistantan tradicion kaj konsideri iom da logikaj rezonoj.
Reply
Cetere, «kavernoplena» estas tute kontraŭlogika, se oni provas analizi la sencon el kunmetitaj elementoj.
Reply
Bone.
> Cetere, «kavernoplena» estas tute kontraŭlogika
Kial do? "Plena je kavernoj" proksimume egalas al "enhavanta multajn kavernojn". Por ne paroli jam pri la tradicieco de tiu -plen- en la prilarolata rolo.
Reply
En ordo.
Reply
Reply
Ne estas. Pro la ĥina.
> la sufikso -oz- (kvankam neoficiala) jam delonge ne fremdas al Esperanto
Fremdas. "Fundamento" ĝin he enhavas, kaj neevitebla neceseco por ĝia enkonduko en la lingvon (kiu sole povas pravigi novajn vortojn laŭ "Antaŭparolo") ne ekzistas.
Sincere,
Gastrito
Reply
Vi rajtas havi alian opinion, sed bonvolu ne regurdi la malnovan kanton. Dankon pro la kompreno.
Reply
Reply
Reply
Leave a comment