Kavernoza problemo

May 06, 2019 21:43


Hodiaŭ turnis sin al mi Boris Kondratjev (la aŭtoro de Esperanto-rusa vortaro ĉe eoru.ru) kun la demando pri la traduko de la vorto «кавернозный/пещеристый». Temas pri la anatomia termino, plej famas la tiel nomataj кавернозные/пещеристые тела en peniso, sed la adjektivo estas uzata ankaŭ en kelkaj aliaj terminoj.

Estas klare, ke la termino deriveblas el la latina caverna (al kiu respondas la Esperanta kaverno). Sed la problemo estas pri la definitiva formo de tiu derivaĵo: ĉu kaverna, kavernoza, kaverneca, kavernoplena, kavernohava, kavernoriĉa?

Plej unue mi, kompreneble, konsultis miajn terminarojn kaj vortarojn. La Anatomia Nomenklaturo (Pekino, 1989; red. André Albault) klare preferas la formon «kaverneca». La saman formon sugestas la Esperanta medicina terminaro (UMEA, 1979; red. Josef Hradil) per la ekzemplo «kaverneca hematomo». La Angla-Esperanta medicina terminaro (UMEA Shinoda-kuracejo, 2001; verk. Yamazoe Saburoo) bedaŭrinde kaj strange ne prezentas la adjektivon cavernous. Do, unuavide ŝajnas, ke la ĝisnuna medicina tradicio inklinas al la formo «kaverneca».

Sed kion diras NPIV? En la artikolo «kaverno» troveblas neniu ĉi-rilata aludo. Eĉ male: la adjektivo «kaverneca» estas klarigata kiel «obtuze sonora kiel kaverno». Sed en la artikolo «sinuso» ja troveblas ekzemplo «kaverna sinuso» (temas tutcerte pri la sama adjektivo, kiel en la rusa kaj latina terminoj: пещеристый синус, sinus cavernosus). Fine, por eĉ pli implikiĝi, mi enrigardis en la Grandan vortaron Esperanto-germanan (Hamburg, 1999; verk. Erich-Dieter Krause): ĝi rilatigas la medicinan germanaĵon kavernös al la Esperanta adjektivo «kavernoplena». Tamen la Granda Esperanto-franca vortaro (SAT-Amikaro, 1994; verk. G. Waringhien) denove klare proponas la formon «kaverneca». Do, la opinioj kelkas, oni havas kion pripensi.

Post iom da cerbumado mi venis al la konkludo, ke la formo «kaverneca» evidente pli bonas, ol la simpla «kaverna» (kiu ja estus tro multasenca; ne forgesu pri tuberkulozaj kavernoj en pulmoj). Tiel do la NPIVan formon «kaverna sinuso» mi taksas malperfekta. La menciitan de Krause «kavernoplena» mi kontestas eĉ pli energie: ĝi estas evidente peza; krome, la latina sufikso -osus fakte ne ĉiam esprimas abundon, sed foje servas kiel simpla adjektiviga sufikso (lat. caverna → cavernosus).

De la alia flanko, ankaŭ la «simpla» traduko «kavernoza» ŝajnas al mi tute uzebla: ĝi estas tute internacia (angle cavernous, germane kavernös, hispane kaj itale cavernoso, france caverneux) dum la sufikso -oz- (kvankam neoficiala) jam delonge ne fremdas al Esperanto.

Fine do mi rekomendas la tradukon «kaverneca» (kun eventuala konsidero de «kavernoza»). Kion opinios pri la afero miaj E-legantoj?

en esperanto, lingvaj aferoj

Previous post Next post
Up