La usona revo de PdN

Apr 10, 2024 21:01


Antaŭ ol veni al la temo indas diri kelkajn vortojn pri mia uzo de l' zamenhofa anstataŭ Ido. Mi intencas nek perfidi ĉi-lastan nek levi blankan flagon. Temas pri gesto de bonvolo vidalvide de lingvo, kiu malgraŭ ĉio estas kaj ĉiam estos tre proksima al mia koro. Ĉu venonta afiŝo reos en Ido aŭ ne, laŭos mian kapricon.

Ne nur de ĵus mi havas la ( Read more... )

Leave a comment

Comments 14

n0mad0 April 10 2024, 20:31:22 UTC

Mi emas pensi, ke sinjoro Trump estas elstare neordinara persono - li lasas neniun politikemulon indiferenta. Iuj opinias, ke bela Okcidento pereos sen Trump, iuj certas, ke ĝi pereos pro Trump.

Reply

estunto April 11 2024, 15:41:39 UTC

Ĉiu scias tion. Interesus via moŝta opinio. Ĉu vi dungus Trump por zorgi pri via luksa daĉo kun la terpomoj? Li tie kiel negocisto ordigus ĉion de l' kapo ĝis la piedoj kaj kiel ega virtulo finfine restarigus la sieĝatajn daĉajn valorojn...

Laŭ mediatoj kastoroj traronĝis la pilierojn de grava ponto inter Peĉurbo kaj Moskvo. Ĉu tio kaŭzas ian malutilon al via ĉiutago? Ĉu vi havas sufiĉe da staŭto kaj torto en stoko? Ĉu PdN jam helpas?

Reply

n0mad0 April 12 2024, 19:59:39 UTC

Nenene! Neniukaze! Mi neniam permesus al sinjoro Trump administri mian daĉon. Unue mi ne trovas lin tute konfidinda persono. Due li ne ŝajnas homo, kiu havas sperton kaj emon pri terpomkultivado. Kio, se anstataŭ terpomojn mi trovos en la bieno novan hotelon? Trie por sukcese agi en "Kvasio" oni bezonas tre siaspecan lertecon kaj scipovojn. Sperto, kiun havas sinjoro Trump pri usonaj "leĝo kaj ordo" povus malhelpi kaj konduti enterprenon en Rusio al fiasko. Onidiroj pri specialaj rilatoj inter la rufulo kaj PdN ŝajnas tentaj, sed ili restas nur onidiroj.

"Peĉurbo". Mdr. Eĉ Via Moŝto el via Neekzistio rimarkis jam, ke rusiaj ronĝuloj iĝis lastatempe ege nocaj. Feliĉe la akcidento kaŭzis preskaŭ neniun domaĝon al nia antikva urbo. Se ni malatentos memkompreneble personojn, kiuj trafis rektajn perdojn aŭ havis fervojajn biletojn por trajno al Moskvo. Nia urbo havas sufiĉas provizon da pano, terpomoj, kvaso kaj vodko por ne ĝeni gravajn personojn en ĉefurbo.

Reply

estunto April 14 2024, 18:21:21 UTC

Vi tute pravas pri teni la pajlohariton fora de via grundo. Ankaŭ mia moŝto preferus manĝeblajn tuberojn sub la tero al pompaĉa turego sur ĝi. Ĉu la ŝlima subaĵo entute portus ties pezon? Kaj per kiuj plenigi tian hotelon? Peĉburgo ne vere estas turista supermagneto. Jes, vi havas kremlon, sed ŝajne jam duono konsistas el plastaj brikoj fabrikitaj en Ĉinio.

Ne subtaksu la senhontan subaĉeteblecon de l'usona eksprezidento. Li riĉas pro sia patro sed sufiĉe malbonas kiel negocisto kaj tial ofte enkaĉiĝis. Eble samlandanoj de vi proponis helpan manon plenan de mono... Li kutimas malkaŝe kaj fiere diri ke tiu aŭ alia politika decido lia dependas de tio, ĉu iu estas "afabla" al li. Temas pri ĉu financaĵo ĉu flataĵo favora al li. Sidire li volas esti amata. Kaj ve al kritikanto! Mi krome suspektas lin pri estonta movo knajslineska. Imagu!

Ĝojigas legi ke via urbo memsufiĉas. Nepre tamen indas ĉiam disponi pri persona rezervo de bazaj nutraĵoj! Eĉ se ĉiuj ingrediencoj de kvaso kreskas oblaste, kio, se al la loka kvasfarejo subite mankas ia ( ... )

Reply


Leave a comment

Up