La usona revo de PdN

Apr 10, 2024 21:01


Antaŭ ol veni al la temo indas diri kelkajn vortojn pri mia uzo de l' zamenhofa anstataŭ Ido. Mi intencas nek perfidi ĉi-lastan nek levi blankan flagon. Temas pri gesto de bonvolo vidalvide de lingvo, kiu malgraŭ ĉio estas kaj ĉiam estos tre proksima al mia koro. Ĉu venonta afiŝo reos en Ido aŭ ne, laŭos mian kapricon.

Ne nur de ĵus mi havas la ( Read more... )

Leave a comment

estunto April 14 2024, 18:21:21 UTC

Vi tute pravas pri teni la pajlohariton fora de via grundo. Ankaŭ mia moŝto preferus manĝeblajn tuberojn sub la tero al pompaĉa turego sur ĝi. Ĉu la ŝlima subaĵo entute portus ties pezon? Kaj per kiuj plenigi tian hotelon? Peĉburgo ne vere estas turista supermagneto. Jes, vi havas kremlon, sed ŝajne jam duono konsistas el plastaj brikoj fabrikitaj en Ĉinio.

Ne subtaksu la senhontan subaĉeteblecon de l'usona eksprezidento. Li riĉas pro sia patro sed sufiĉe malbonas kiel negocisto kaj tial ofte enkaĉiĝis. Eble samlandanoj de vi proponis helpan manon plenan de mono... Li kutimas malkaŝe kaj fiere diri ke tiu aŭ alia politika decido lia dependas de tio, ĉu iu estas "afabla" al li. Temas pri ĉu financaĵo ĉu flataĵo favora al li. Sidire li volas esti amata. Kaj ve al kritikanto! Mi krome suspektas lin pri estonta movo knajslineska. Imagu!

Ĝojigas legi ke via urbo memsufiĉas. Nepre tamen indas ĉiam disponi pri persona rezervo de bazaj nutraĵoj! Eĉ se ĉiuj ingrediencoj de kvaso kreskas oblaste, kio, se al la loka kvasfarejo subite mankas ia ŝraŭbo produktata nur transponte?

Reply

n0mad0 April 15 2024, 21:43:12 UTC

Via Moŝto kun kutima spriteco rimarkis, ke Smolensko ne estas turisma mekko. Ĉi tie jam ekzistas pompa hotelo kaj ĝi sufiĉas. Mi tre dubas, ke la hotelo estas plenplena da gastoj.

Mi tre zorgas pri personaj rezervoj hejme. Mi havas stokon da diversaj grenoj kaj iom da ladskatoloj kun viandaĵoj. Ne necesas eĉ mencii pri terpomoj. Jes, vi tute pravas - en nuna maltrankvila mondo endas strebi al plia grado de aŭtonomeco, ke oni ne dependu de transponta ŝraŭbo.

Reply

estunto April 17 2024, 16:15:09 UTC

Jen pompa hotelo kun frapa nomo kaj blindiga vitrofasado tipa por la postsoveta pseŭdomodernismo. Rigardo en la ĉambrojn pli ol konfirmas vian dubon: Ili estas malplenmalplena de gastoj, krom kelkaj figurantoj. Eĉ tiujn dungi ŝajne ne facilis. Do jes, turistosuĉilo alie aspektas...

Nu, kiel en akordo kun la kvasia tradicio ŝanĝi tiun tristan staton kaj allogi fremdulojn al Peĉensko? Diru, se jam foje mi ie sugestis tion, sed kio pri maŭzoleo de PdN? Ĝis li disponigos sian originalon, oni povus meti vaksan imitaĵon sur la katafalkon. Venos certe amasoj, ĉu por spekti kuriozaĵon, ĉu dume nur por revi. Aparta honorigo estus, se li inaŭgurus la monumenton en propra persono. Li ja amas zigzagi tra la lando kaj inaŭguri ĉiaĵojn - eĉ meleagrobredejon!

La problemo pri personaj rezervoj estas ke oni ne scias kiam uzi ilin. Dum furiozis kovimo, mi aĉetis biskviton, saŭrkraŭton kaj cent ladskatolojn da mamutaĵo. Pasis la jaroj, kaj pasis la datoj de konserveblo. Kion fari nun? Mi malgraŭe manĝu ilin? Mi ja pagis por ili.

Reply

n0mad0 April 18 2024, 18:34:42 UTC

Ĉu en Neekzistio mankas tiaj pompaj hoteloj? Laŭ mia sento ili aperis jam en ĉiuj ursaj anguloj de la mondo.

Se onidiroj pri teamo da similuloj-anstataŭigantoj de PdN veras, post apero de plaj grava funebrinda/festinda novaĵo de nia epoko multaj urboj povus ekhavi la maŭzoleon. Tamen troa propono malvalorigas aĵon. "Se per oro oni pavimas vojojn, do ĝi valoras ne pli ol koto." Plejverŝajne PdN inagurus monumenton en propra persono, sed dume tia ago estus tro malmodeste eĉ por Rusio. En ajna kazo li farus tion ĉi en sia gepatra urbo. Eble en urbo Vladimir.

Ĉu vi sukcesis akriri cent landskatolojn da mamutaĵoj? Mirinde! Tio ĉi estas germane solida aliro al la afero. Mi dirus, ke via maltrankvilo pro viaj rezervoj estas absolute vana. Biskvitoj restos manĝeblas eterne (memkompreneble se vi gardos bone ilin kontraŭ nocaj estaĵoj). Saŭrkraŭto kaj la mamutaĵo taŭgas por kuiri ŝĉion. Mi faras tiel ĉiam post paso de dato de konserveblo.

Reply

estunto April 21 2024, 19:09:30 UTC

En bela Nulio, mezmeze de Eŭropo, troviĝas hoteloj por ĉies poŝo: de vagabondejoj ĝis dekstelaj. Diference de via ili ĉiuj ĉiusezone plenas kiel sardinskatoloj. Kial? Ĉar ĉi tie oni zorge flegas sian kulturan heredaĵon - sen falsi ĝin per miĉjomusaĵoj el PRĈ. Eĉ plej "ursa" vilaĝo povas proponi aŭtentan vidindaĵon al siaj gastoj. Ĉiu briko estas aŭ centprocente vera aŭ bakita laŭ la originala recepto!

Ĉu oro ĉu koto, ĉio valoras tion, kio la homoj ĝin kredas. Gravos, kiu la unua akiros la karajn restaĵojn de l' koto tuj post la okazindaĵo. Mi supozas ke PdNgrado en la tumulto subtaksos la komercan valoron de sia plej granda filo kaj preferos la oron...

Mi ĵus malfermis la ladskatolojn de "mamutaĵo". Cent damnojn! Ili estas malplenaj. Ĉiuj! Evidente oni dupigis min en plej fia maniero! Kaj ju pli mi pensas, des pli ŝajnas al mi ke vi estas iel implikita en la afero! Kiu alia vekis mian apetiton per sia rakonto pri ŝĉio kun postdata mamutaĵo? Diru do sen elturniĝo: De kie venas via "mamutaĵo"? Ĉu de fabellando?

Reply

n0mad0 April 23 2024, 19:22:43 UTC

Ĉu vere ĉiuj cent skatoloj malplenas?! Tia domaĝo! Mi ne estas frandemulo kiel Via Moŝto. Mia provizo konsistas el banalaj bovaĵo kaj porkaĵo. Mi preferas la produktitajn en Terpomio. Aleksandr Grigorjeviĉ tre atentas agrikulturon kaj zorgas pri kvalito de produktaĵoj. Mi konsilas al vi eviti dubindajn proponojn kaj sekvi mian sperton. Tamen eĉ en plej malbona kazo vi havos facilan predon kaj vivos senprobleme - ja arbaroj de Nulio famas pro sciuroj.

Reply

estunto April 24 2024, 10:46:23 UTC

Vi ĵus konfesis ke vi inside ŝajnigis al mi banalajn viandaĵojn mamutaĵo! Ĉu mi sendu al vi la fakturon de ĉiuj cent skatoloj "da" mamutaĵo? Jen x-a ekzemplo ke oni fidu ne-ni-un! Eĉ ursan samideanon en la interreto! Kiom do vi enungegigis por via fiinfluo? Mi konas vin: Certe la tuta predo jam kvasiĝis aŭ putinkiĝis! Se vi nun pensas iel povi konvinki min pri kontrabandi terpomiaĵojn, vi ege memtrompas! Prave: Sciuraĵo freŝa el pura nulia arbaro multe pli bonas ol malplenaj ladskatoloj da aĵo el mamutoj kuŝintaj milojn da jaroj sub kontaminita glacio en Nova-Zemlo aŭ simile aĉa loko. Kaj ĉu vere vi tiom naivas koncerne la produktaĵojn de Blaĉjo? Kion ajn la etikedo diras, PRĈ fabrikas ankaŭ bovojn kaj porkojn...

Reply

n0mad0 April 28 2024, 19:36:25 UTC

Freŝa sciuraĵo estas preferinda de ajna vidpunkto, sed kun ĝi estas ligita grava problemo: kio, se sciuroj migros al arbaroj de Liĥtenŝtejno aŭ Svisio? Kielmaniere Via Moŝto travivos severan nulian vintron? Mi memoras, ke la instruiston vi ankaŭ ne fidas, do ne povas kalkuli je lia helpo.

Mi vidas kun ega bedaŭro, ke tiomgrade lerta kaj sperta persono kiel Via Moŝto havas strangan kaj neĝustan opinion pri agrikulturo kaj industrio de Belorusio. Ilia potenco estas neimagebla! Ĉu vi ne memoras, ke Kara Aleksandr Grigorjeviĉ (KAG) estis dum longa tempo prezidanto de kolĥozo? Kiam Rusio decidis puni arogantan Okcidenton kaj rifuzis ĝiajn nutraĵojn, agrikulturo kaj industrio de Belorusio proponis rapide kaj volonte ne nur banalajn parmezanon kaj vinojn sed ankaŭ (tia surprizo!) salikokojn kaj oktopodojn. Se KAG legus vian malrespektan opinion, li ofendiĝus sendube kaj eble eĉ sendus vin labori en iu kolĥozo, ke vi komprenu gradon de via malpraveco.

Reply

estunto April 30 2024, 15:30:33 UTC

Notu bone ke tiel nomita Liĥtenŝtejno estis naciista formaĵo liberigita de nia senanaloga armeo en tri minutoj. La korekta nomo estas PR Vaducio, kaj ĝi estas nedisigebla parto de l' nulia mondo. Jen konvinka pruvo: Nia arĥivestro montris al nia prezidento historian mapon, sur kiu figuris nepre nenia "Liĥtenŝtejno" sed nur N u l i o.

Svisio el distanco eble ŝajnas speco de paradizo, sed pli proksima rigardo rivelas ke ĝia areo estas nur duono de l' nulia, ke ĝi estas troloĝata kaj ke ĝi precipe konsistas el sterilaj rokoj kaj glaĉeroj. Regas tie sufiĉe frida etoso. La svisoj malŝatas fremdulojn kaj pensas nur pri mono. Neniu tamen ankoraŭ interesiĝas pri iliaj fromaĝoj, ĉokoladoj aŭ horloĝoj, ĉar nuntempe PRĈ fabrikas eĉ pli bonajn je prezoj multe pli malaltaj! Diru do: Kial nulia sciuro kun nanogramo da prudento migru al tia posttempa ursio? Ĝi ja scias, kion ĝi havas ĉi tie en Nulio: nuksojn, afablajn homojn ĵetantajn panerojn kaj antaŭ ĉio - la faman nulian gemutecon! Kaj ĉu vi pensas ke la svisaj sciuroj tian migradon spektus kun aproba okulo?

Dank' al Dio mi ne vivas sub la nazo de via kara dinosaŭro Aleksandro Gregoriido kaj povas diri kelkajn dirindaĵojn sen sekva meditado en kamparo. Ĉu salikokoj kaj oktopodoj ne estas maranoj? Laŭ mia modesta scio Terpomio senas je marbordo. Kiel do ili estiĝis? Ĉu KDAG boris kanalon sub la koridoro de Suwałki ĝis la Balta Maro? Temus ja pri grava informo por miaj komisiantoj! Sed antaŭ ol mi kompromitos min, bonvolu gustumi foje. Se la salikokoj kaj oktopodoj gustos je smolenska kremlo, tiam jam ne necesos vortoj... Kaj poste ne fabelu pri terpomiaj ananasoj kaj bananoj!

Reply

n0mad0 May 7 2024, 16:27:26 UTC

Mi konsentas absolute - landoj kiel tn Liĥtenŝtejno estas historiaj kaj geografiaj absurdaĵoj, kiuj ofendas sentojn de ĉiu pli-malpli raciepensanta homo. Aŭtoritatoj de Neekzistio devus jam delonge klopodi pri reveno de PR Vaduco al gepatra haveno, sed ŝajne la aŭtoritatoj pli zorgas pri Gescheft-oj kun originlando de kvaso.

Mi vidas, ke Via Moŝto ne havas bonajn sentojn pri loĝantoj de najbaraj landoj. Ĉu via opinio pri svisoj estas justa? Ĉu ili estas vere tiomgrade monavidaj? Tamen... Eble mezepoka eldiraĵo "mono mankas - svisoj mankas" aperis ne senkiale.

Apero de belorusiaj salikokoj kaj oktopodoj (kaj aliaj produktaĵoj, pro kiuj antaŭe neniam famis Terpomio) surprizis ankaŭ na PdN. Kiel sperta servisto de specialaj servoj li eksentis tuj odoron de insido kaj avertis severe na KDAG. Post tio ĉi almenaŭ la salikokoj kaj oktopodoj malaperis el merkato.

Reply

estunto May 8 2024, 16:00:03 UTC

PdN dekomence devis ne diri ion ajn pri la subkoridora kanalo al Paĉjo Blato (PB). Klaris ja ke tiu pro sia emo al mono kaj fanfarono iel perfidos la striktan sekreton. Se PdN havas nazon de superagento, kial li tiom ofte ricevas pikon en la dorson? Kion vere li spionis en GDR kun tiom mizera kono de l' germana? La fundojn de glasoj, mi suspektas... Kaj kio je l' kukolo igis lin en ĉi nuna mondo donaci nuklean eksplodkapon al terpomiestro?! Tiu eĉ brakumis ĝin! Ve al la aroganta Okcidento! Baldaŭ PB ĉantaĝos por ke ni manĝu la salikokojn kaj oktopodojn! Ĉu li domaĝos almenaŭ la neŭtralan Nulion? Ni ja krom la gŝeftoj verdire havas tiom da samaj valoroj kun ambaŭ Kvasioj! Cetere ankaŭ nia prezidento antaŭnomiĝas Aleksandro!

Reply


Leave a comment

Up