br Deskiñ a ran brezhoneg gant ul levr nevez, brav ha tev. Poent eo komz ha skrivañ un tamm brezhoneg bremañ.
eo Mi daŭre studas la
bretonan lingvon, nuntempe per nova lernolibro, kiun mi freŝdate aĉetis ĉe Amazon. Mi ĵus ricevis ĝin ĉi-semajnfine. La metodo enhavas libron de 578 paĝoj kaj kvar KD-ojn. Estas sufiĉe nova libro de ASSIMIL verkita de
Divi Kervella. Ĝi anstataŭigas pli malnovan bretonan metodon de ASSIMIL en du volumoj. Iu skribis
ampleksan recenzon (en la franca) pri tiu nova metodo. Laŭ la recenzisto, la nova lernolibro tre bonas. Mi nur legis kelketajn lecionojn, kaj jam konsentas pri lia takso. Sed ĝi eble iom malfacilas por vera komencanto mi opinias. Ĉar la bretona lingvo estas tiom malsama ol la aliaj lingvoj, kiujn mi konas, gravas enkonduki ĝin malrapide en la komenco mi opinias. Bonŝance, mi jam havas kaj legis pli simplan enkondukan lernolibron verkitan de
Fañch Morvannou kaj tio tre helpas.