Bonega esplorado. Evidente vi preparu ian formalan raporton por iu lingvoscienca revuo por plu disvastigi vian malkovron! :) Dankon, sed kial via miensimbolo? Sciu, estas seriozega trovaĵo. Kaj ju pli mi studas la aferon, des pli evidentas. Vidu vi mem en tiu ĉi kurso de la bretona. Ni prenu tutan hazardan nombron kiel 10003. Kiel ĝi skribiĝas bretonlingve kaj esperantlingve? Jen la nekredeblaĵo:
Simile pri aliaj hazardaj nombroj, ekzemple 546: neniu Esperantisto mirus, ke en la bretona, tiun nombro kompreneble estas pemp kant c'hwec'h ha daou ugent! La koincido ja trafas.
Tiu ekzemplo, 546, estas tikla, ĉar iomete malsamas Esperanton. Sed ĝi montras interesan punkton:
pemp kant c'hwec'h ha daou ugent = (litere) kvin cent ses kaj du dudek
La bretona ĉi tie eĉ pli simplas ol Esperanto, ĉar ĝi evitas la neutilan uzon de kvar por diri 40, kaj anstataŭ ruze kaj ekonomie reuzas 20 (ugent) kun la multiplikilo 2 (daou). Aliaj lingvoj, pli flekseblaj ol Esperanto, reuzis la saman brilan ideon: 80 en la franca estas quatre-vingts = (litere) kvar dudek.
Zamenhof estis kimristobillchapmanDecember 13 2008, 21:08:08 UTC
Sen ia dubo nia Majstro scipovis la kimran lingvon, kie mi jam antau jardekoj rekonis la similecojn, ekz. tri deg naw en la kimra estas tridek nau en esperanto. Ni havas ateston ke Zamrenhof ja renkontis kimron Griffith Griffiths dum la 2a UK...
La kimra 'pont' similas al la esperanta vorto 'ponto' kaj tute ne al la angla 'bridge'. Estas klare ke jam en 1887 Z kontrauis lingvan imperiismon fare de la angla.
Re: Zamenhof estis kimristodominikoDecember 14 2008, 00:18:57 UTC
Nia Majstro neniam ĉesos surprizi nin, ĉu ne? Mi nun eksupozas, ke li ankaŭ scipovis la kornvalan lingvon, en kiu 9 = naw, kaj 10 = dek. Plie, multegaj aliaj oftaj gravaj Esperantaj vortoj, kiel Dolmeno, havas siajn originojn en la bretona lingvo, kiel atestas vikipedio.
Laŭ mi, la fina venko de la bretona, kimra kaj kornvala lingvoj, kiuj strategie kaj geografie ĉirkaŭas la anglan, influis nian Majstron. Pro tio Esperanto nun ĝuas la saman sukceson kontraŭ la angla.
Mi opinias, ke tio estas koincido. Hindeŭropa lingvoj ordinare havas similajn vortojn por nombroj, precipe latinidaj lingvoj aŭ lingvoj kun latinida influo: En la hispana: uno = un dos = du tres = tri quatro = kvar cinco = kvin seis = ses siete = sep ocho = ok nueve = naŭ diez = dek cien = cent mil = mil
Eĉ la germana, kiu ne estas latinida lingvo nek havis multon da latinida influo, havas kelkajn similecojn: eins = unu drei = tri sechs = ses sieben = sep acht = ok neun = naŭ
Similaj, la angla: one = unu two = du (la prononco tu eble estas pro latinida influo) three = tri four = kvar six = ses eight = ok nine = naŭ
Comments 9
(Eble JIR taŭgus. :)
Reply
Dankon, sed kial via miensimbolo? Sciu, estas seriozega trovaĵo. Kaj ju pli mi studas la aferon, des pli evidentas. Vidu vi mem en tiu ĉi kurso de la bretona. Ni prenu tutan hazardan nombron kiel 10003. Kiel ĝi skribiĝas bretonlingve kaj esperantlingve? Jen la nekredeblaĵo:
[br] 10003 = dek mil tri
[eo] 10003 = dek mil tri
Jes, nenian diferencon ajn.
Reply
Reply
pemp kant c'hwec'h ha daou ugent = (litere) kvin cent ses kaj du dudek
La bretona ĉi tie eĉ pli simplas ol Esperanto, ĉar ĝi evitas la neutilan uzon de kvar por diri 40, kaj anstataŭ ruze kaj ekonomie reuzas 20 (ugent) kun la multiplikilo 2 (daou). Aliaj lingvoj, pli flekseblaj ol Esperanto, reuzis la saman brilan ideon: 80 en la franca estas quatre-vingts = (litere) kvar dudek.
Reply
La kimra 'pont' similas al la esperanta vorto 'ponto' kaj tute ne al la angla 'bridge'. Estas klare ke jam en 1887 Z kontrauis lingvan imperiismon fare de la angla.
Reply
Laŭ mi, la fina venko de la bretona, kimra kaj kornvala lingvoj, kiuj strategie kaj geografie ĉirkaŭas la anglan, influis nian Majstron. Pro tio Esperanto nun ĝuas la saman sukceson kontraŭ la angla.
Reply
En la hispana:
uno = un
dos = du
tres = tri
quatro = kvar
cinco = kvin
seis = ses
siete = sep
ocho = ok
nueve = naŭ
diez = dek
cien = cent
mil = mil
Eĉ la germana, kiu ne estas latinida lingvo nek havis multon da latinida influo, havas kelkajn similecojn:
eins = unu
drei = tri
sechs = ses
sieben = sep
acht = ok
neun = naŭ
Similaj, la angla:
one = unu
two = du (la prononco tu eble estas pro latinida influo)
three = tri
four = kvar
six = ses
eight = ok
nine = naŭ
Reply
ŝajnas, ke vi ne rimarkis la miensimbolon en la enskribo :-)
Reply
Leave a comment