Bonega esplorado. Evidente vi preparu ian formalan raporton por iu lingvoscienca revuo por plu disvastigi vian malkovron! :) Dankon, sed kial via miensimbolo? Sciu, estas seriozega trovaĵo. Kaj ju pli mi studas la aferon, des pli evidentas. Vidu vi mem en tiu ĉi kurso de la bretona. Ni prenu tutan hazardan nombron kiel 10003. Kiel ĝi skribiĝas bretonlingve kaj esperantlingve? Jen la nekredeblaĵo:
Simile pri aliaj hazardaj nombroj, ekzemple 546: neniu Esperantisto mirus, ke en la bretona, tiun nombro kompreneble estas pemp kant c'hwec'h ha daou ugent! La koincido ja trafas.
Tiu ekzemplo, 546, estas tikla, ĉar iomete malsamas Esperanton. Sed ĝi montras interesan punkton:
pemp kant c'hwec'h ha daou ugent = (litere) kvin cent ses kaj du dudek
La bretona ĉi tie eĉ pli simplas ol Esperanto, ĉar ĝi evitas la neutilan uzon de kvar por diri 40, kaj anstataŭ ruze kaj ekonomie reuzas 20 (ugent) kun la multiplikilo 2 (daou). Aliaj lingvoj, pli flekseblaj ol Esperanto, reuzis la saman brilan ideon: 80 en la franca estas quatre-vingts = (litere) kvar dudek.
Tia eleganta duobligado ja lertas - domaĝe ke nia Majstro maltrafis la okazon uzi tian simplan sistemon en Esperanto por plibeligi kaj pligrandiozigi la nombran sistemon! Tiel Esperanto povus soni pli retorike impona, kiel okazas ne nur en la franca kaj bretona sed eĉ fojfoje en la angla, en famaj esprimoj kiel "four score and seven years ago" (antaŭ kvar dudekoj kaj sep jaroj) de Lincoln.
Nu sed mi ĵus antaŭ kelkaj sekundodudekoj rimarkis ke ja eblas paroli kaj kalkuli tiel dudeke en Esperanto. Hura por lingva fleksebleco! Vere la Majstro antaŭvidis ĉion.
(Eble JIR taŭgus. :)
Reply
Dankon, sed kial via miensimbolo? Sciu, estas seriozega trovaĵo. Kaj ju pli mi studas la aferon, des pli evidentas. Vidu vi mem en tiu ĉi kurso de la bretona. Ni prenu tutan hazardan nombron kiel 10003. Kiel ĝi skribiĝas bretonlingve kaj esperantlingve? Jen la nekredeblaĵo:
[br] 10003 = dek mil tri
[eo] 10003 = dek mil tri
Jes, nenian diferencon ajn.
Reply
Reply
pemp kant c'hwec'h ha daou ugent = (litere) kvin cent ses kaj du dudek
La bretona ĉi tie eĉ pli simplas ol Esperanto, ĉar ĝi evitas la neutilan uzon de kvar por diri 40, kaj anstataŭ ruze kaj ekonomie reuzas 20 (ugent) kun la multiplikilo 2 (daou). Aliaj lingvoj, pli flekseblaj ol Esperanto, reuzis la saman brilan ideon: 80 en la franca estas quatre-vingts = (litere) kvar dudek.
Reply
Nu sed mi ĵus antaŭ kelkaj sekundodudekoj rimarkis ke ja eblas paroli kaj kalkuli tiel dudeke en Esperanto. Hura por lingva fleksebleco! Vere la Majstro antaŭvidis ĉion.
Reply
Leave a comment