LA TESTAMENTO
Post la mort' min enterigu
en patrujo kara,
meze de la stepo vasta
sur tumul' miljara.
Tiam Dnipron krutabordan,
la kampojn fekundajn
povus vidi mi kaj aŭdi
ondojn dum inundoj.
Kiam pelos el Ukrajno
for en bluan maron
Dnipro sangon malamikan,-
kampojn kaj montaron -
ĉion-ĉion mi forlasos
kaj flugos al dio
arde preĝi ...
(
Read more... )