96. Operacaj dokumentoj
Noto per «AF»
«Tre urĝe!
Al Jegorov
En nia dokumento n-ro ...... de la 19.04.44 pri permesitaj anstataŭigoj
kun uzo de trofeaj nutraĵoj por plibonigo kaj diversigo de nutrado de
militservantoj, engaĝataj en serĉaj, kontrolaj kaj armeaj operacoj laŭ
la afero „Nemano“, estas erare indikite: „kalkulante 5 gramojn da
sekvinberoj por gramo da sukero“.
Anstataŭigon endas fari nur kalkulante 3 gramojn por gramo da sukero.
Tiun ĉi korekton senprokraste sciigu al la intendantoj por strikta
plenumo.
Artemjev».
Noto per «AF»
«Ekstreme urĝe
Al Jegorov
Speciala mesaĝo
Hodiaŭ, la 19-an de aŭgusto, je la 10:50 ĉe kontrolado de dokumentoj
kaj personaj aĵoj en trajno Vilno - Bjelostoko tri nekonatoj en
uniformo de militservantoj rifuzis montri siajn pakaĵojn. Estante
retenitaj kaj transirante kun la operaca grupo el vagono en vagonon, la
nekonatoj en unu el interpordejoj neatendite komencis pafi, mortiginte
ĉe tio grupestron kapitanon Tovpiga kaj patrolanon serĝenton Ŝevkopljas
kaj vundinte oficiron de la militpolico leŭtenanton Ŝmakov, post
kio ili ŝiris alarmbremson kaj ekkuris for.
Ŝmakov, malgraŭ la vundoj, organizis persekuton, en kiu partoprenis ĝis
50 militservantoj, veturintaj en la haltigita trajno. Rezulte oni
sukcesis proksimume je kilometro for de la fervojo atingi la nekonatojn
kaj unu el ili, vunditan je la brako kaj la femuro, kapti viva. La du
aliaj ĉe peno de reteno, kaŝiĝinte trans arbustoj, faris armitan
reziston. Malgraŭ alvokoj de Ŝmakov preni la nekonatojn vivaj, la
militservantoj, partoprenintaj en la persekuto, komencis pafi el
pistoloj kaj mitraletoj por trafo, rezulte de kio unu el la nekonatoj
estis mortigita, kaj la dua grave vundita per dek unu kugloj kaj, ne
rekonsciiĝinte, mortis post kvardek minutoj.
Ĉe skrupula priserĉo de la loko de la reteno kaj de la kadavroj estis
trovitaj: radiostacio portebla ricev-senda „Eri“ kun povo 25 vatoj, en
funkcipreta stato, tabeloj de kvincifera ĉifro, 3 pistoloj TT, por ili
47 kartoĉoj, 2 pistoloj „Walther“ n-ro 2 kaj por ili 29 kartoĉoj,
ĉastranĉiloj du, poŝtranĉilo unu, 2 kompasoj, tri brakhorloĝoj,
grandskalaj mapoj de regionoj de Litovio kaj Okcidenta Belorusio,
ĉifraj notblokoj 2, folioj kun skribaĵoj de spiona karaktero, kaj
ankaŭ rezervaj formularoj: de oficiraj identaj kartoj 5, de
vojaĝordonoj 17, de proviantaj atestiloj 9, de ekipaj libretoj
6, de partiaj membrokartoj 4, de komsomola membrokarto - 1.
En la momento de la reteno la nekonatoj montris dokumentojn,
plenigitajn por nomoj de kapitano Dzjubenko Kozimo Ostapoviĉ,
leŭtenanto Ŝipulin Paŭlo Ivanoviĉ kaj ĉefserĝento Zaĥarov Teodoro
Petroviĉ.
Al la kaptita viva agento, havinta dokumentojn por la nomo Zaĥarov,
estis farita necesa medicina helpo. Lia peno mortigi sin estis
ĝustatempe blokita, kaj la stato post sangotransfuzo estas tute
kontentiga. Trifoje avertita pri juĝa respondeco pro rifuzo depozicii,
li, tamen, dum du horoj kaj duono de pridemando ne prononcis eĉ vorton,
kaj ricevi de li en proksima tempo ajnajn informojn, kiuj helpus
identigon de lia personeco aŭ de personeco de la du aliaj mortigitaj
agentoj, ŝajnas malmulte probabla.
Per antropometria mezuro de la bicepsoj kaj per kompara pririgardo de
la brustaj kaj trapezaj muskoloj estas trovite, ke unu el la
mortigitoj, vestita en uniformo de leŭtenanto, estis maldekstramanulo.
Kiel li, tiel ankaŭ la vestita en uniformo de kapitano, laŭ trajtoj de
vortportreto, havas ioman similecon kun la eksterordinaraj serĉatoj.
Trovitaj ĉe ili skribaĵoj de spiona karaktero same donas bazojn por
supozi, ke ĝuste ili estas la speciale danĝeraj agentoj, serĉataj laŭ
la afero „Nemano“.
Mi petas urĝe sciigi specialajn trajtojn aŭ iajn aldonajn informojn,
kiuj helpus al fina identigo. Mi atendas viajn pluajn indikojn.
Konforme kun la indiko pri propono al registaraj dekoracioj mi insiste
petas konsideri inĝeniecon kaj abnegaciajn agojn de la ricevinta
gravajn vundojn oficiro de la 79-a militpolicejo leŭtenanto Ŝmakov
Vitalio Petroviĉ, nask. en 1920 en u. Kolomno, ruso, membro de la
Komunista partio, el sovetiaj oficistoj. La estraro de la
militpolicejo karakterizas Ŝmakov-on nur pozitive.
Omelin».
Ĉifrotelegramo
«Tre urĝe!
Al Jegorov
En la sendataj de Vi raportoj ne estas reflektita la politik-morala
stato de la personaro de la trupoj, partoprenigataj en armeaj operacoj
kaj kontrolaj aranĝoj pri la afero „Nemano“.
Senprokraste raportu kun dono de plej karakteraj ekzemploj kaj eldiroj,
dividite laŭ trupoj de la Ruĝa Armeo, la NKVD kaj la baraj
militpolicejoj.
Kolibanov».
Ĉifrotelegramo
«Aeralarmo!!!
Al Jegorov
Troviĝu sen foriro ĉe rekta komunikilo por ricevo de eksterordinare
grava mesaĝo.
Kolibanov».
Комментариев:
Комментировать