Apr 20, 2014 21:39
Loĝante en interno de larĝa lando, mi ne renkontas landlimojn. Min ĉirkaŭigas "samaj geviroj" - nu, mi neniun povas nomi veran "aliulon".
Kiel mi veturas en Rusio, mi rimarkas, ke diversaj partoj de la lando malsamas - sed ĉiam ne ekzistas strikta limo. (Nu, jes, kiam mi aŭtobuse transveturas limon de Tula kaj Moskva provincojn - mi sentas tion perpuge.)
Ankaŭ en Usono, mi vidis, kiel ŝanĝiĝas ĉio laŭ vojo de San-Francisko al Los-Anĝeles. Sed tiu ĉi ŝanĝo ne estas abrupta.
Eĉ en Nederlando, kie min surprizas mallarĝeco de la lando, kun fevojmapo en la stacio kun preskaŭ ĉiuj linioj, foririntaj eksterlanden - mi ĉiam estis en interno de la lando.
Verdire, mi pensas, ke tio donis al mi senson de integro de la homaro. Jes, ni ne estas samaj, sed nur distanco faras tion.
Sed poste, estante en Germanio, mi unutage vizitis Francion. Mi estis konsternegita: nur kelkaj dekoj da metroj - kaj tute alia lingvo, malsamaspektantaj homoj, eĉ domoj kaj ĝardenoj...
Tiam mi sentis disigitecon de la homaro, kaj milito komenciĝis ŝajn al mi malpli malnatura. Kaj landlimoj iĝis por mi malamindaj.
политика,
йа,
мысли,
мизантропия