MiaVivo

Feb 27, 2021 20:17

Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la lando estis alia, Putin estis preskaŭ juna kaj la blogejo ŝajnis esperdona de esperantista vidpunkto - ĉi tie kontribuis diversaj aktivuloj kaj eĉ agadis teamo celinta esperantigi la interfacon. La ( Read more... )

esperanto, interreto

Leave a comment

Comments 25

vmel February 27 2021, 17:27:42 UTC
Tviteron mi ne uzas - la kaŭzojn vi diris mem.
En "miavivo" mi umas delonge, eĉ se ne aktive. Mi tie sendis al vi amikiĝpeton.

Reply

n0mad0 February 27 2021, 18:14:12 UTC
Mi ĝis la momento subtaksis Tviteron, sed nun mi vidas, ke ĝi donas interesajn eblecojn.

Mi akceptis vian amikiĝpeton.

Reply

vmel February 27 2021, 18:22:19 UTC
Jes, mi jam vidis.

Reply


mevamevo February 27 2021, 17:45:53 UTC
Mi persone ege dubas, ke etaj poresperantistaj sociaj retejoj havas ŝancon por pluvivi (jam forfalis Ĝangalo, jam forfalis Iperity, jam forflalis Amikumu). Mi do restas ĉe la "tradiciaj" grandaj retejoj.

LMMO, la "amika rondo" prefere lernu kunlabori per la jam ekzistantaj rimedoj anstataŭ krei iujn proprajn.

Reply

vmel February 27 2021, 18:10:15 UTC
Ipernity ja ne estas "poresperantista" kaj forfalis pro aliaj kaŭzoj.
FB havas multajn grupojn en E-o, sed tie ne eblas trovi ion malnovan, kaj estas tute frenezaj administrantoj.
VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.

Reply

mevamevo February 27 2021, 18:27:41 UTC
> Ipernity ja ne estas "poresperantista"
Jes ja, sed ĝi siatempe estis treege propagandata kaj popularigata kiel E-amika retejo. Multaj valoraj kontribuoj malaperis tie...

> FB...
Mi persone vomemas ĉiuokaze, kiam mi vizitas ĝin. Laŭ mi, ĝi estas egege maloportuna por la uzado. I.a., mi ja vidis vian gratulon tie, dankon!

> VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.
VĴ (VivĴurnalo) estas, laŭ mi, la plej oportuna retejo "por saĝaj homoj kaj por saĝaj tekstoj". Bedaŭrindas, ke sur la kontintenta parto de Ukrainio oni duondecidis forbari ĝin (ŝajnas, ke la alarmo estis nur falsa, sed oni ja komprenas, ke la rusia retpaĝaro estas forbarebla iam ajn).

Reply

vmel February 27 2021, 18:44:41 UTC
Nu jes, VĴ estas "por saĝaj homoj kaj por saĝaj tekstoj".
Saĝaj homoj scias uzi anonimigilojn.
Malsaĝajn oni ĉi tie (samkiel en E-o) ne bezonas...

Reply


estunto March 1 2021, 17:29:17 UTC
Ĉu penindas ŝanĝi sian skribejon tiom mallonge antaŭ la fina malvenko kaj la pereo de l' mondo? Bravaj Idistoj kiel mi supozeble ne bonvenas en MiaVivo. Pli utilus al vi ŝanĝi la lingvon anstataŭ kroĉiĝi al rompaĵo de l' verda fantomŝipaĉo.

Reply

n0mad0 March 1 2021, 20:58:44 UTC
La pereo de la mondo ja estas la supoza evento. Se mi certus pri ĝi, do anstataŭ pensi pri nova blogejo kaj aliaj bagateloj mi nepre vizitus bankon por peti pri granda kredito.

Laŭ mia memoro en "MiaVivo" estas la grupo por idistoj. Almenaŭ la grupo por alternativaj lingvaj projektoj certe ekzistas.

Eble la verda ŝipo ne tiom luksas kiel "Titanic" aŭ "Hindenburg", sed ĝi almenaŭ iel moviĝas. La aliajn mi komparus kun submarŝipoj de kapitano Nemo. Ĉu ili ekzistas entute?

Reply

estunto March 2 2021, 21:49:54 UTC
Pli longe naĝas nevidebla, alte rafinita submarŝipo kun eta sed bonkvalifikita kaj motivita anaro ol putra, truoza kutro plenega de vanaj, fermitkapaj kverelistoj sen supozo pri l' nocio lingvo. Se entute temas pri kutro, ne vermborita nuksoŝelo. Mi eĉ ne vidas ĝin moviĝi ien ajn ol nur funden por roli kiel artefarita koralrifo. Nu, se vi nepre ambicias karieron kiel nutraĵo por fiŝoj...

Reply

n0mad0 March 3 2021, 20:12:43 UTC
Kio estas la celo de la vojaĝo? Kien ja naĝas ĉi luksa submarŝipo sub blua standardo? Pro kio kaŝe kaj koboldmaniere klopodas la diligenta kolegaro? Ĉu eble ĝi ŝlifas laborlingvon de ZOG?

Reply


Leave a comment

Up