MiaVivo

Feb 27, 2021 20:17

Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la lando estis alia, Putin estis preskaŭ juna kaj la blogejo ŝajnis esperdona de esperantista vidpunkto - ĉi tie kontribuis diversaj aktivuloj kaj eĉ agadis teamo celinta esperantigi la interfacon. La ( Read more... )

esperanto, interreto

Leave a comment

estunto March 1 2021, 17:29:17 UTC
Ĉu penindas ŝanĝi sian skribejon tiom mallonge antaŭ la fina malvenko kaj la pereo de l' mondo? Bravaj Idistoj kiel mi supozeble ne bonvenas en MiaVivo. Pli utilus al vi ŝanĝi la lingvon anstataŭ kroĉiĝi al rompaĵo de l' verda fantomŝipaĉo.

Reply

n0mad0 March 1 2021, 20:58:44 UTC
La pereo de la mondo ja estas la supoza evento. Se mi certus pri ĝi, do anstataŭ pensi pri nova blogejo kaj aliaj bagateloj mi nepre vizitus bankon por peti pri granda kredito.

Laŭ mia memoro en "MiaVivo" estas la grupo por idistoj. Almenaŭ la grupo por alternativaj lingvaj projektoj certe ekzistas.

Eble la verda ŝipo ne tiom luksas kiel "Titanic" aŭ "Hindenburg", sed ĝi almenaŭ iel moviĝas. La aliajn mi komparus kun submarŝipoj de kapitano Nemo. Ĉu ili ekzistas entute?

Reply

estunto March 2 2021, 21:49:54 UTC
Pli longe naĝas nevidebla, alte rafinita submarŝipo kun eta sed bonkvalifikita kaj motivita anaro ol putra, truoza kutro plenega de vanaj, fermitkapaj kverelistoj sen supozo pri l' nocio lingvo. Se entute temas pri kutro, ne vermborita nuksoŝelo. Mi eĉ ne vidas ĝin moviĝi ien ajn ol nur funden por roli kiel artefarita koralrifo. Nu, se vi nepre ambicias karieron kiel nutraĵo por fiŝoj...

Reply

n0mad0 March 3 2021, 20:12:43 UTC
Kio estas la celo de la vojaĝo? Kien ja naĝas ĉi luksa submarŝipo sub blua standardo? Pro kio kaŝe kaj koboldmaniere klopodas la diligenta kolegaro? Ĉu eble ĝi ŝlifas laborlingvon de ZOG?

Reply

La decido estunto March 4 2021, 16:51:24 UTC
La celo de l' blua submarŝipo as putinke klara: neniigi ĉiajn aliajn volapukojn kaj akiri la potencon super la tuta mondo. Unu tia inteligenta koboldo as mia mema moŝto, kio as jam granda afero, se tamen vi serĉas lernilojn, eblas helpi vin. Kies partion preni dependas tute de vi, sed rapidu, alie ne estos pozicio por vi en la estonta ordo. Kiam la luko fermiĝos, falos la kuboj. Kio pli bonas: sinki kun bruta gregego aŭ venki kun brila grupeto?

Reply

RE: La decido n0mad0 March 5 2021, 22:09:00 UTC
Estimata, via spritega kaj pasia skribaĵo memorigas al mi iaman konversacion kun la persono el la respektinda organizaĵo "Atestantoj de Jehovo". Mi vidas multajn promesojn kaj nebulajn aludojn sed ne trovis ion konkretan. Eble mi ne estas sufiĉe akrevida. La popolo diras: "En mano paruo pli bonas ol en nuboj gruo".

Oni estu ege ĉagrenitaj pro strebo de tiom sperta kaj klereca persono aliĝi al la skismo anstataŭ penadi por Verda Frataro kaj helpi elimini lepron de fuŝantismo el ĝia potenca korpo.

Reply

La venko ne atendas la venkontojn. estunto March 6 2021, 10:59:23 UTC
"Pli valoras tuj ovo ol poste bovo." Ĉu ankaŭ putra ovo ol bovo post iom etendi la manon? La Ĉapelitaj mumioj ne saveblas - ne volas savati. Fuŝismo as ilia karno kaj sango, alfa kaj omega. Ne indas ŝipi kune kun hordo de fanatikaj ŝipborantoj. Fideli al la ideo as aliĝi al la lingvo de l' Delegitaro! Ido ja fakte as senfuŝigita Esperanto. Eble mi predikas al surdaj oreloj. Eble tiom da jaroj sub la verda vimplo igis vin senvola zombio kun stokholma sindromo? Ĉu por fari ion ajn novan vi ĉiam bezonas ordonon de aŭtoritato aŭ ia komunumo? Kie restis la fama junpionira vervo? Tempas treti la kvinpintan stelon en la polvon kaj briligi la sespintan super montoj kaj maroj! L' estonto ne apartenas al poltronuloj! L' estonto apartenas al tiuj, kiuj legas la signojn kaj konas la horon!

Reply

RE: La venko ne atendas la venkontojn. n0mad0 March 7 2021, 11:00:13 UTC
Leginte vian vervan proklamon, mi ekhavis la demandon: Kial tiom zelota ano de l'Delegitaro jam ne anstataŭigis la personan bildon per la alia - blua-blanka? Verdire viaj nebulaj sed tre pasiaj promesoj pri baldaŭaj sukcesoj de la Blua Bovo memorigas al mi pri alia elstara persono de nuna epoko - PdN. Liaj rakontoj pri novaj rusiaj Wunderwaffen tre similas. Ĉi Wunderwaffen estas tiomgrade ĉiopovaj kaj sekretaj, ke al ili eĉ mankas la neceso ekzisti. Ĉu ĉi meritulo ne estas via amiko?

Reply

estunto March 9 2021, 19:31:24 UTC
n0mad0: Leginte vian vervan proklamon, mi ekhavis la1 demandon: Kial tiom zelota ano2 de l' Delegitaro ne jam anstataŭigis sian personan emblemon per la1 alia - blua-blanka? Es(t)unto: 1ankoraŭ ne konata. 2Bedaŭrinde mi ne anis en la Delegitaro.

Mi koncedas ke mia ankoraŭa emblemo ne plu spegulas miajn aktualajn valorojn. Per ĝis nun ne ŝanĝi ĝin mi respektas la sentojn de l' pli aĝa generacio, kiu asocias ĝin kun ideoj tiom noblaj kiel unueco, solidareco kaj laboro. Io simila verŝajne veras pri l' kapvesto de via ursa moŝto, pli precize la nostalgia insigno sur ties fronto.

Pri mia ĉua amikeco kun la ĉua palacestro noviĉokinta mi pro kialoj ligitaj kun mia persona sekureco ne enstatas diri ion. Eble la menciita mirakla armilo konsistas el glaseto da putinko en saŭno kaj posta bano en glacitruo.

Reply

n0mad0 March 10 2021, 09:02:12 UTC
>Bedaŭrinde mi ne anis en la Delegitaro.
Ĉu por aliĝi al l'Delegitaro oni bezonas iajn fiformalaĵojn aŭ ritojn similajn al framasonaj? 🤔 Ĉu tio ne estas simpla animstato? Aŭ l'Delegitaro akceptis postulon pri Idista dekonaĵo, kies neceso evidentas?

>Eble la menciita mirakla armilo konsistas el glaseto da putinko en saŭno kaj posta bano en glacitruo.
Verdire mi havas la saman opinion. Tamen mi dirus, ke temas ne pri ordinara glaseto da putinko sed pri pli drastaj rimedoj. Eble tio ĉi estas malpermesitaj en la Libera (kaj ankaŭ en ne tro libera) Mondo varoj importataj el frateca Venezuelo.

Reply

estunto March 10 2021, 19:05:53 UTC
Vi evidente ne havas nocion pri l' glora historio de nia kara blua idiomo. Mi rekomendas al vi legi la libron "Louis Couturat" far L. de Beaufront en Ido. Ĝi donas interesan enrigardon en tion, kio vere okazis.

Ĉu je la mistera armilo el frata Venezuelo temas pri rumo (supozeble ne malpermesita ĉi tie, sed estas ĉi-landa) aŭ pri blanka pulvoro (tro kosta) snufata de artistoj, riĉulidoj, eble politikistoj... por altigi sian memfidon kaj kreivon?

Reply

n0mad0 March 12 2021, 22:34:26 UTC
>Unu tia inteligenta koboldo as mia mema moŝto, kio as jam granda afero, se tamen vi serĉas lernilojn, eblas helpi vin.
Laŭ mia memoro unu el gravaj problemoj de la Delegitaro estas troa strebo al perfekteco kaj emo senĉese ŝanĝi regulojn de la ludo. Kiu versio de Ido validas nun?

>...aŭ pri blanka pulvoro (tro kosta) snufata de artistoj, riĉulidoj, eble politikistoj... por altigi sian memfidon kaj kreivon?
Memkompreneble temas pri sorĉa blanka pulvoro.

Reply

estunto March 13 2021, 16:55:47 UTC
Ne senkritike asimilu la stereotipajn antaŭjuĝojn semitajn de l' verda propagando. Dum la pionira fazo la Delegitaro jes diligente strebis al perfekteco - tian ĝi tamen fine ankaŭ atingis! Ne tuj sed jam de longe. Ankaŭ la zamenhofa ĥimero en la komenco spertis ŝanĝojn, certe sen iam proksimiĝi al eleganteco simila al la blua. Dum Ido nun do as lingvo plej solida kaj klara, ĝia anakrona antaŭaĵo eĉ hodiaŭ ne ĉesas obstine lami je mil piedoj kun siaj ĉapeloj, "iajn, iojn...", konfuzaj amikoj ktp.

Ln: Memkompreneble temas pri la* sorĉa blanka pulvoro. *Nun ni jam antaŭe menciis ĝin, scias, pri kio temas. Aŭ ĉu vi parolas pri ia sorĉa blanka pulvoro?

Reply

n0mad0 March 13 2021, 18:42:36 UTC
Sorcxaj blankaj pulvoroj estas diversspecaj, mi ne certas pri la konkreta speco preferata nun en Kremlo por firmigi spiriton kaj vigligi menson.

Reply

estunto March 13 2021, 21:16:54 UTC
Ĉiam estas subspecoj, ni tamen konas la ĝeneralan nomon de l' pria pulvoro. Aŭ ĉu la kremlanoj snufas farunon? Mi neniam aŭdis ke ĉi-lasta firmigas la spiriton aŭ vigligas la menson tra l' nazo. Haĉum! Kio as via ŝatopulvoro?

Reply


Leave a comment

Up