MiaVivo

Feb 27, 2021 20:17

Foje post iom da meditado mi ekkonsciis, ke post la momento, kiam mi lanĉis la blogon en LJ, preterpasis preskaŭ 13 jaroj. En tiu glora tempo la lando estis alia, Putin estis preskaŭ juna kaj la blogejo ŝajnis esperdona de esperantista vidpunkto - ĉi tie kontribuis diversaj aktivuloj kaj eĉ agadis teamo celinta esperantigi la interfacon. La ( Read more... )

esperanto, interreto

Leave a comment

mevamevo February 27 2021, 17:45:53 UTC
Mi persone ege dubas, ke etaj poresperantistaj sociaj retejoj havas ŝancon por pluvivi (jam forfalis Ĝangalo, jam forfalis Iperity, jam forflalis Amikumu). Mi do restas ĉe la "tradiciaj" grandaj retejoj.

LMMO, la "amika rondo" prefere lernu kunlabori per la jam ekzistantaj rimedoj anstataŭ krei iujn proprajn.

Reply

vmel February 27 2021, 18:10:15 UTC
Ipernity ja ne estas "poresperantista" kaj forfalis pro aliaj kaŭzoj.
FB havas multajn grupojn en E-o, sed tie ne eblas trovi ion malnovan, kaj estas tute frenezaj administrantoj.
VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.

Reply

mevamevo February 27 2021, 18:27:41 UTC
> Ipernity ja ne estas "poresperantista"
Jes ja, sed ĝi siatempe estis treege propagandata kaj popularigata kiel E-amika retejo. Multaj valoraj kontribuoj malaperis tie...

> FB...
Mi persone vomemas ĉiuokaze, kiam mi vizitas ĝin. Laŭ mi, ĝi estas egege maloportuna por la uzado. I.a., mi ja vidis vian gratulon tie, dankon!

> VK tolereblas, LJ por mi tre oportunas.
VĴ (VivĴurnalo) estas, laŭ mi, la plej oportuna retejo "por saĝaj homoj kaj por saĝaj tekstoj". Bedaŭrindas, ke sur la kontintenta parto de Ukrainio oni duondecidis forbari ĝin (ŝajnas, ke la alarmo estis nur falsa, sed oni ja komprenas, ke la rusia retpaĝaro estas forbarebla iam ajn).

Reply

vmel February 27 2021, 18:44:41 UTC
Nu jes, VĴ estas "por saĝaj homoj kaj por saĝaj tekstoj".
Saĝaj homoj scias uzi anonimigilojn.
Malsaĝajn oni ĉi tie (samkiel en E-o) ne bezonas...

Reply

mevamevo February 27 2021, 19:42:38 UTC
Ve, temas ne pri la saĝeco de iuj apartaj homoj, sed pri la "(mis)saĝeco" de iu certa politikisto, kiu ja sukcesis tiel lerte dismalamikigi la du jam-ne-plu-fratajn popolojn...

Pardonu, se mi tuŝis ies doloran kalon, ni prefere ne parolu pri politiko.

Reply

n0mad0 February 27 2021, 20:02:58 UTC
Mi havas impreson, ke "amika rondo" lernu kunlabori entute. Ŝajne malemo al komuna produktema agado estas unu el ĉefaj problemoj (same kiel por rusia socio). Plimulto de samideanoj emas prilabori propran bedon neatentante najbarojn. Tamen almenaŭ por Esperantujo tia malemo estas facile klarigebla.

Reply

mevamevo February 28 2021, 13:08:45 UTC
Jes, la kunlaboro ofte mankas entute, bedaŭrinde...

Reply


Leave a comment

Up