Agrokultura kiberpunko rusmaniere

Nov 21, 2020 20:41

image Click to view



En la filmo ruslingvanoj kaj personoj spertaj pri rusiaj aferoj povas trovi kelkajn “paskajn ovojn”:

La komenco: QR-kodo sur la bovino enhavas ligilon al tvitera konto de Rogozin (ĉefo de “Roskosmos”)
1:35 La roboto havas en la pakaĵeto boltingojn anstataŭ sunflorajn semojn
1:43 Sur konstruaĵo pendas plakato kun Rogozin, kie estas surskribo “Faru ni Ruĝan Planedon verda”
2:14 Plakato “Lavu manojn!” sur la muro apud la manpurigilo enhavas ankaŭ sloganon “Homeska 'troja ĉevalo'-programo danĝeras por viaj neŭronaj nodoj”
3:32 En ĉielo ĉeestas aludo pri fino de la filmeto (videblas du satelitoj)

interreto, humuro, ru

Previous post Next post
Up