Kukurboj

Oct 31, 2020 13:58






La pasinta somero estis ne tro favora por agrikulturo: plejparte malvarma, malseka kaj kun oftaj nubaj tagoj. Tamen malgraŭ tio kukurboj prosperis kaj donis impresegajn fruktojn. La kukurbaj lianoj estis malkutime longaj (iuj ĉ. 10 metroj) kaj atingis ĉiujn trafajn lokojn. La plej granda kukurbo pezis 22 kg. Ĝi estas sur la foto. Longo de la maĉeto estas 50 cm.

esperanto, Daĉo, fotoj

Previous post Next post
Up