Kukurboj

Oct 31, 2020 13:58


Read more... )

esperanto, Daĉo, fotoj

Leave a comment

Comments 17

estunto November 2 2020, 17:07:19 UTC
La kapacito de viaj kukurboj klare superas tiun de l' kukurboj de l' Instruisto. Ĉu vi havas ties permeson, aŭ ĉu vi simple kredigas al vi ke tia ĉi defio restos sen sekvoj? Unu o certas: Tranĉilego sur blanka kukurbo kaj gracilaj betuloj en ebena fono ne fortimigos la sangsoifajn tentaklojn de l' Labirintano.

Reply

n0mad0 November 3 2020, 20:26:57 UTC
Vi tre penetreme konjektis pri mia intenco montri al la Instruisto, kiel devas aspekti atentindaj kukuroboj. Mi suspektas, ke liaj atingoj en ĉi jaro estas eĉ pli mizeraj ol en la pasinta, ja la stelo de esperantista Jutubo raportis nek pri la rikolto nek pri Haloveno.

Bonvolu ne minaci min per iuj porinfanaj timigiloj. Krom la betulojn mi havas apud la daĉo multe pli efikdonan rimedon kontraŭ naturaj kaj eksternaturaj uloj: temas pri tremoloj. Se tio malsufiĉos, mi havas en la legomĝardeno egan kvanton da ajlo. Tamen verŝajne vi pravas: la gardintan sin Dio gardas. Mi aldonu ankaŭ unu-du sitelojn da benita akvo.

Reply

estunto November 3 2020, 21:51:07 UTC
Nomi la venĝajn tentaklojn de l' Instruisto "porinfanaj timigiloj" as verŝi oleon en la fajron de ties furiozo! Ĉu temas pri tremaj poploj aŭ pri viaj genuoj? Kiel tiaj helpu kontraŭ la regonto de l' mondo? Ajlo kaj benita akvo? Oliver ŝatas malnovajn kirkojn, ĉu ne? Mi ne konas vampiron, kiu faras tion. Eble efikus sorĉa parolo en Volapuko.

Reply

n0mad0 November 4 2020, 18:59:18 UTC
Mi certas, ke oni ne troigu ĉiopovon de nia modesta instruisto. Almenaŭ li gvidas la mondon tre fuŝe. Alie en Neekztistanta Lando ne okazus la veindaj eventoj de la lasta tempo.

>Ĉu temas pri tremaj poploj aŭ pri viaj genuoj?
Mi ne komprenis - ĉu tiuj arboj estas raraĵo en la Okcidento?

Reply


anonymous November 13 2020, 22:10:12 UTC
Nekredeble dimensio!

Reply

n0mad0 November 14 2020, 09:22:37 UTC
Mi estas tre kontenta pri la rezulto.

Reply


Leave a comment

Up