Kiel ajna rusia esperantisto-intelektulo mi emas de fojo al fojo pripensi eternan kaj gravegan demandon: Kiel ni povus ordigi Rusion Esperantion? Antaŭnelonge lige kun nova sperto pri lingvo mem kaj pri komunikado en ĝi venis malpiaj kaj maldecaj pensoj: Ĉu vere kreaĵo de Zamenhofo estas sufiĉe perfekta por Fina Venko? Ĉu eble oni povus trovi pli
(
Read more... )
Comments 36
> Ĉu vere kreaĵo de Zamenhofo estas sufiĉe perfekta por Fina Venko?
La ideo pri "malsukceso de E pro ĝiaj lingvistikaj apartaĵoj" estas same malnova, kiel E mem. Laŭ mi, ne indas eĉ mencii tiun ĉi ideon en bonmora societo :).
> Ĉu eble oni povus trovi pli efektivajn rimedojn por ĉiesa komunikado?
Neniu obĵetas kontraŭ tio, ĉar tio neniel obĵetas la leĝojn de la Universo (en kiu pro ties grandeco kaj longtempeco eblas multego!). La demando estas, ĉu vere tiu "pli efektiva rimedo" akiros pli grandan popularecon kaj ellaboritecon, ol E en tiu ĉi homa mondo en pli-malpli baldaŭa tempo ( ... )
Reply
Reply
Mi ne petos vin malkovri vian personecon, sed kial vi kaŝas ĝin?
> Ĉu vi povas diri la samon pri vi kaj Ido?
Eĉ se mi ne konas Idon samgrade, kiel vi, mi ja konas Eon sufiĉe por fari konkludon, ke viaj rezonoj pri ĝi estas misaj.
Mi ne plu respondos al viaj komentoj krom la okazo, se en ili aperos iu racia demando. Priparoladon de via blogo kaj viaj ideoj mi opinias senfrukta kaj senbezona. Dankon pro la kompreno.
Reply
Reply
Reply
Mi eĉ ne demanas vin, kial en Ido (kiu estis konsiderinda kaj eĉ danĝera fenomeno antaŭ cent jaroj) nun parolas apenaŭ 300-500 homoj en la tuta mondo, sed E-o - se kalkuli honeste, laŭ sama metodo - proksimume 10.000-oble pli.
Same mi ne demandas (ĉar vi probable ne scias pri tio), kial Volapuko, onidire havinta duonmilionon da adeptoj fine de 1880-aj, kolapsis dum pokaj jaroj - oni transiris al E-o per tutaj societoj.
Sed certe neniu malpermesus al vi fari rean vojon: stari surkape retransformiĝi el homo en pitekantropon uzi Volapukon por komunikado. Transiru al ĝi (sed plene - estu honesta!) kaj post duonjaro nombru viajn leguntojn.
Vi konas multajn lingvojn, ĉu? Ĉu vi kapablas konversacii kaj legi librojn samrapide kiel en via gepatra lingvo, ĉion komprenante kaj ne uzante vortaron?
Estu sana kaj ne malvarmumu!
Reply
Reply
Reply
Sukcese? Nur se oni ne provas kompari kun uzado de E-o.
Oni bezonas tutan armeon da profesiaj tradukistoj, kiuj dum tuta vivo nur lernas fremdan lingvon, sed ne kapablas fari iun ajn utilan laboron. Kaj tiun armeon necesas nutri! Ili volas havi sian pecon da pano kun dikega tavolo da butero kaj kaviaro.
Dume ordinaraj homoj, kiuj per sia laboro kreas la tutan civilizon - "posedas" tiun "lingua franko" je nivelo "mia via iom kompren", "don mi dek dolar" ks.
> Ĉu vi pretus kune kun mi en ĉi blogo transiĝi al Volapuko aŭ Ido?
Li transiru. Se li post tio havos almenaŭ 2 legantojn - mi forte miros.
Sed eble li eĉ nun havas ne multe pli?
> Estas la grava problemo, kiun nepre trafis, trafas kaj trafos ajnaj projektoj de plana lingvo, kaj (...) ĝi estas ĉefe politika.
Bone, se vi komprenas almenaŭ tion. Do vi estas ne senespera...
Reply
Iam rolon de lingua franca por nobluloj ludis la francan. Nun sendepende de nia opinio pri tio ĝi estas la angla. En regionoj de la mondo oni povas trovi aliajn ekzemplojn: la Svahila ktp. Iam oni penadis fari la rusan lingua franca por popoloj de USSR, sed ĝi evidente ne taŭgis por tio. Estu ni honestaj en nia eta rondo: Esperanto ne estas uzata por praktikaj celoj. Nur por literaturaj ekzercoj kaj babilado. Kaj tio estas nek riproĉo nek plendo.
Reply
Reply
Reply
Reply
Oni vin konas kaj respektas tra tuta mondo, ĉu?
Sed kiel vi tamen restas anonima?
Cetere, ekzistas bona interret-proverbo: anonimulo estas pli aĉa ol pederastiulo.
Tamen, eble vi estas adepto de "okcidentaj valoroj" kaj por vi tio estas ne honto, sed virto? Via sola fieraĵo, ĉar aliajn vi ne havas...
Reply
Leave a comment