Miaj saĝecaj pensoj pri interlingvistiko

Jan 09, 2020 21:20

Kiel ajna rusia esperantisto-intelektulo mi emas de fojo al fojo pripensi eternan kaj gravegan demandon: Kiel ni povus ordigi Rusion Esperantion? Antaŭnelonge lige kun nova sperto pri lingvo mem kaj pri komunikado en ĝi venis malpiaj kaj maldecaj pensoj: Ĉu vere kreaĵo de Zamenhofo estas sufiĉe perfekta por Fina Venko? Ĉu eble oni povus trovi pli efektivajn rimedojn por ĉiesa komunikado? Ĉu por esperantista intelektularo estus pli racia decido trovi kuraĝon kaj krei Esperanton 2.0 anstataŭ apopi la nunan per bastonoj kiel malnova rura barilo? Okazis amuza koincido, ke post mallonga tempo post apero de tiuj duboj la kamarado estunto publikigis en sia blogo afiŝon en simila temo: Ĉu ŝanĝi la lingvon?

Antaŭ komenti la afiŝon necesas klarigi mian opinion koncerne interlingvistikon. Al mi tute evidentas, ke popoloj bezonas simplan, racian kaj facile ellerneblan rimedon por interkomunikado. Ĉiu pli-malpli honesta ulo komprenas tion kun frapa klareco, ekz spektante raportan filmeton, kie persono el kesto kun nova filmilo prenas dikan libron kun stulta instrukcieto. La nuanco estas, ke la instrukcieto estas en ĉiuj iom gravaj lingvoj. Tre strangas, ke Greta Thunberg dume ne plendas pri la indigniga fakto kaj pri vane mortigitaj arboj. Eble se ŝi (ri?) ne evitus lecionojn, do ekscius pri la Lingvo Internacia kaj tuj esperantiĝus. Mi devu klarigi, ke min tute ne entuziasmigas ideoj de homaranismo, lingva egalrajteco kaj aliaj duonmistikaj aferoj. La rilato estas tute pragmata kaj bonvenatus ajna rimedo por facila kaj malmultekosta internacia komunikado. Eĉ la angla lingvo malagrabla al fervoraj bajzuoj absolute kontentigus min, se ĝi estus racia, logika kaj senescepta. Sed post kelkaj provoj mi komprenis ke ne kapablas studi ĝin pro nevenkebla abomeno. Do mi finu la antaŭparolon kaj komentu la afiŝon laŭaserte.

>La zamenhofa kreaĵo sendube estas la plej vaste uzata inter la artefaritaj. Se tamen plejuzateco estus argumento, kial ne tuj uzi la anglan, francan aŭ alian etburĝan ideon pri "grava lingvo"?
Laŭ mi ĉi vojo tute ne estas neakceptebla de pragmata vidpunkto. Do oni povas senpene trovi ekzemplojn de naciaj lingvoj sukcese uzitaj kaj uzataj kiel lingua franca. Iam tio okazis pro diversaj hazardaj kialoj, sed nun dank'al venko de racio kaj progreso ni povas konscie elekti la plej bonan varianton. Bedaŭrinde mia lingva kompetenteco malebligas aperigi certan opinion pri tio. Sed ĉu en la listo da gravaj lingvoj mankas io trafa? Ĉu tute mankas ekzemplo de lingvo racia aŭ almenaŭ raciigebla? Iam ĝuste de vidpunkto de ĉi aliro mi studis la indonezian kaj trovis ĝin stranga, ekzotika sed sufiĉe facila. Almenaŭ post kelkaj monatoj de studado mi povis legi tekstojn, por kiuj en la germana mi bezonis kelkajn jarojn.

>Inter la tri famaj helplingvoj, nome Volapuko, Esperanto kaj Ido, kontraŭ ĉia propagando Esperanto ŝajnas al mi la plej malgracia, malplaĉa, misharmonia. … Mi do ĉi-afiŝe volas sondi la sentojn de vi, karaj gelegantoj: Ĉu vi pretus kune kun mi en ĉi blogo transiĝi al Volapuko aŭ Ido?
Estas la grava problemo, kiun nepre trafis, trafas kaj trafos ajnaj projektoj de plana lingvo, kaj ĝi situas ekster kampo de lingvistiko. Mi dirus, ke ĝi estas ĉefe politika. Eĉ se proponata lingvo estus elstare belsona, tute racia, facila kaj perfekte priskribanta realecon, ĝi renkontus samajn antaŭjuĝojn kaj stereotipojn, kiuj estas lige kun Esperanto. Kaj ĝia teamo egale devus penadi trovi rimedojn por popularigi kaj venki. Same agemaj sed stultaj kaj nesaĝaj aktivuloj klopodus pri noca fipropagando. Videblas du manieroj por superi la malfacilaĵojn. La unua estas elekti vojon menciitan ĉi-supre kaj preni nacian lingvon kiel bazo. Tiam koncernata nacia ŝtato, kiu objektive estas esenca malamiko por bono kaj racio plana lingvo, iĝus kunulo kaj helpanto de honestaj kaj konsciecaj homoj. Kiuj ĉi-kaze povus ne zorgi pri monsubteno por institutoj, akademioj, oficialigo de la lingvo kaj eldono de vortaroj, sed havus eblecon pro ĝui liberan kreadon kaj komunikadon. La dua mi komparus kun ĝi de Heinrich Schliemann. Same kiel tiu meritita persono, iniciunto de nova planlingvo antaŭ ol “serĉi Trojon” prudente povus iĝi riĉa homo kaj sur tiu bazo senĝene paŝi al Fina Venko. Eble ĉi tie okazis ĉefa eraro de Zamenhofo.

ALDONE: Post matena glaseto da "Putinka" taso da teo mi vizitis mian modestan blogeton kaj estis ŝokita. Kian do eksplodon de emocioj kaŭzigis la konciza nomo "Ido"! Malgraŭ ĉio egan dankon al ĉiuj komentintoj kontraŭ opinioj!

esperanto

Previous post Next post
Up