Miaj saĝecaj pensoj pri interlingvistiko

Jan 09, 2020 21:20

Kiel ajna rusia esperantisto-intelektulo mi emas de fojo al fojo pripensi eternan kaj gravegan demandon: Kiel ni povus ordigi Rusion Esperantion? Antaŭnelonge lige kun nova sperto pri lingvo mem kaj pri komunikado en ĝi venis malpiaj kaj maldecaj pensoj: Ĉu vere kreaĵo de Zamenhofo estas sufiĉe perfekta por Fina Venko? Ĉu eble oni povus trovi pli ( Read more... )

esperanto

Leave a comment

n0mad0 January 10 2020, 20:39:36 UTC
>Ĉu vi aŭ iu via proksima konato kapablas legi (des pli - verki) en la angla aŭ franca same libere kiel en la rusa?
Mia amiko jam dum kelkaj jaroj laboras kiel verkisto en la angla en programista firmao. Kaj la angla tute ne estas lia fako. Mi ankaŭ povas rememori kelkajn aliajn personoj, kiu en tre alta nivelo scias la anglan kaj ne estas lingvistoj. Rezulto multe dependas de kvalito de klerigsistemo kaj de motivo de instuatoj. Cirkonstancoj en nuntempa Rusio ne favoras studadon pri fremdaj lingvoj. Tamen temas pri io alia: la angla fakte estas nun trudata, sed homoj, klopodantaj pri interlingvistikaj aferoj, povus elekti alian varianton multe pli racian kaj propogandi ĝin.

>La rusa en USSR sufiĉe taŭgis, ĉar oni devige instrius ĝin en ĉiuj lernejoj ekde unua klaso, eĉ en pluraj infanvartejoj; kaj rusoj vivis ĉie - do ĉiu infano aŭdis la rusan lingvon ĉirkaŭe.
Nescio pri la rusa en naciaj respublikoj de Kaŭkazo kaj de Centra Azio tute kutima afero. Mi mem konis la personon, kiu ekstutis la rusan nur post rekrutado en armeo. Kaj tio ne estis rara kazo.

Reply

vmel January 10 2020, 21:24:57 UTC
1. Ĉu denaskaj angloj agnoskas verkojn de via amiko kiel indajn?
Se li verkas nur programojn - tio eĉ tute ne rilatas al lingvoposedo. Se instrukciojn ktp. - ne gravas.
Mi ja parolis pri BELETRO.

2. Mi parolis pri plejmulto. Certe estis esceptoj.

Reply

n0mad0 January 10 2020, 21:57:50 UTC
>1. Ĉu denaskaj angloj agnoskas verkojn de via amiko kiel indajn?
Li skribas klarigtekstojn kaj instrukciojn por uzantoj de programoj. Britiaj klientoj estas absolute kontentaj.

>Mi ja parolis pri BELETRO.
Ĉu multaj rusianoj kapablas krei ruslingvajn beletraĵojn pli bonajn ol ili de D. Doncova? Mi dubas, ke mi mem kapablus krei ion pli altnivelan ol verkaĵo en la temo "Kiel mi pasigis la someron". Entute. Ĉu lingva nivelo en la rusa de gopniko estas pli alta ol B1? Oni devas agnoski, ke plimulto da homoj eĉ en gepatra lingvo parolas en nacilingva varianto de Fuŝanto.

>2. Mi parolis pri plejmulto. Certe estis esceptoj.
En iuj respublikoj tio ne estis escepto.

Reply

vmel January 11 2020, 07:47:12 UTC
1. Mi ripetas: ne temas pri beletro. Tiun parton de lingvo eblas kaj indas "maŝinigi". La angla lingvo pro sia primitiveco sufiĉe taŭgas por tiaspecaj tekstoj (kaj por nenio alia).

1a. Jes, kaj kio do? Gravas, ke ekzistas granda rusa kulturo, kaj sufiĉe multaj homoj subtenas ĝin.
Cetere, mi ne povas nomi ion verkitsan en la angla verkitan dum lasyaj 50 jaroj, kio havus kulturan valoron. Ne mirinde: la verkoj devas bone vendiĝi. Do oni speciale kreas uzante minumumon da vortoj, ke estu kompreneble eĉ por apenaŭ kapablaj diri "tu bir pliz". Do anglalingva kulturo jam estas en pasinto.

2. Se homo neniam forlasis sian vilaĝon - li tute ne bezonas fremdan lingvon.
Ĉu, se "internacia lingvo" liasituacie estus ne rusa, sed angla aŭ franca, io estus pli bona?

Reply

n0mad0 January 11 2020, 21:09:51 UTC
>1
Mi dezirus substreki, ke nivelo de 90% da homoj eĉ en gepatra lingvo estas nealta. Do strangus atendi pli altan nivelon en fremdaj lingvoj. Do viaj standartoj de ligva kompetenteco estas troaj.

>Ĉu, se "internacia lingvo" liasituacie estus ne rusa, sed angla aŭ franca, io estus pli bona?
Eble tio ne estas grava problemo por la homo mem, sed objektive tio estas la problemo por ŝtato: la homo senespere restados dumvive en "vilaĝa" rondo kaj estas perdita por socio. Siatempe gravuloj de Indonezio tre saĝece decidis ne elekti la Javan lingvon kiel ŝtata. Egale tio ne tro gravas: USSR mortis kaj mankas esperoj pri ĝia resurekto. Nuntempa Rusio ne havas saman problemon.

Reply

vmel January 12 2020, 08:11:11 UTC
1. Nu, ni vidas, ke en la angla nun eĉ denaskuloj apenaŭ povas diri ion senchavan. Degenero evidentas, kaj ĝiaj kaŭzoj klaras.

2. Do kio?

Reply


Leave a comment

Up