Venis proverbo el popola cerbo

Feb 25, 2008 23:17

De tempo al tempo mi kun plezuro trarigardas arojn de proverboj de diversaj popoloj. Tio estas tre interesaj legaĵoj. Lakonaj folkloraj aforizmoj donas foje pli ĝustan kaj impresplenan informon pri vivo de iu popolo ol dikaj libroj. Ofte oni povas senpene trovi taŭgajn ruslingvajn ekvivalentojn, sed de tempo al tempo tio estas malfacila tasko. Rimarkindas, ke proverboj de diversaj ekzotikaj gentoj donas poiame tre impresan efikon: malgraŭ aĵoj, neniel ligitaj kun niaj ĉiutagaj aferoj, ili mirinde impresas per klareco kaj ĝusteco. Ĉi sube estas mia lasta trovaĵo.
  • Proverbo de afrika gento Xhosa (ĉu esperantlingve Kosao?):
    Oreloj suber akvo ne estas tuta hipopotamo.
Mi fervore ŝparas en memoro plej ŝatatajn ekzemplojn. Poste estas kelkaj.
  • Proverbo de iu afrika popolo, kies nomon mi ne memoras:
    Se vi deziras esti elefanto, do lasu sterkamasojn samgrandajn kiel ĝi.
    Kiam mi proponis la tradukon al germana amiko, li komprenis nenion. Do kiel redoni sencon per kelkaj vortoj?
  • Islanda proverbo:
    Laŭdu veteron vespere, fraŭlinon - post edziĝfesto, kaj edzinon - antaŭ entombiĝo.
Mi provis traduki kelkajn rusajn proverbojn en Esperanton. Ili estis aperigataj en E-babilejo kaj bonhumore akceptataj de anoj.
  • Ĉiu rano kvakas, ke ĝia flak' agrablas.
  • Musoj gaje festas, kiam kat' forestas.
  • Porko korna timindus pli ol lupo morna.
  • Vilaĝano sekalon semas, eĉ se morgaŭ morti emas.
Kamaradoj, ĉu vi povas aperigi viajn ŝatatajn proverbojn?

taglibro

Previous post Next post
Up