La loĝata insulo

Feb 20, 2008 00:46

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis perpoŝte la libron el reta vendejo de la eldonejo "Impeto". Tio estas verkaĵo de fratoj Strugackij "La loĝata insulo" (ĉi tie estas ligilo al elŝutebla fragmento). Verdire mi malfermis la libron kun sento iom simila al timo. Necesas klarigi, ke ĉi novelo en rusa lingvo estas unu el plej ŝatataj de mi verkaĵoj - ŝatata de infanaĝo kaj multfoje relegata. Komence bone konata teksto ŝajnis en Esperanto iom stranga, sed poste mi komprenis ke la traduko estas tre bonkvalita kaj forestas iuj mankoj. Traduko validas same kiel originala versio. Tamen restas dubo. Mi intencas sendi la libron donace al mia eksterlanda amiko. Ĉu enhavo estos komprenebla por li? Mi ial opinias, ke gravan parton de la novelo povas kompreni nur homoj, loĝintaj en Soveta Unio (aŭ en nazia Germanio)... Aliflanke avantaĝo de verkoj de la fratoj estas, ke preskaŭ ĉiu persono povas trovi ion interesan por si: se oni ne interesiĝas pri profunda senco, do ricevos pasiigan aventuran legaĵon. Dubo iru for!

taglibro

Previous post Next post
Up