Internacia tago de virinoj

Mar 08, 2008 21:39

Hodiaŭ en nia lando oni festas Internacian tagon de virinoj. Tio estas unu el la plej ŝatataj festoj en Rusio. Oni solenas ĝin tre fervore. Verŝajne pli popularas nur Novjarfesto.

Ĝis nun mi kredis, ke malgraŭ ambicia nomo de la festo oni scias pri ĝi nur en Rusio kaj en aliaj landoj de eksUSSR. Tion opinion konfirmis ankaŭ televidilo. Ekz. antaŭnelonge mi spektis interesan dissendon pri amsterdama flora borso. Reportero substrekis, ke ĉi tago ne estas fama en eksterlando, sed oficistoj de la borso konas ĝin bone kaj tre ŝatas. Koncernate la oficistojn mi ne dubas :) Hodiaŭ en la Esperanto-babilejo estis tuŝita temon pri 8-a de Marto festo. Mi kun iom de miro eksciis, ke almenaŭ du eksterlandaj amikoj konas la feston. Kamarado
xeno eĉ donis la citaĵon el germanlingva Vikipedio, kiu informis, ke Internacia virina tago estas feritago ne nur en eksUSSR, sed ankaŭ en kelkaj ekzotikaj landoj (ekz. en Burkino).

Ekzemploj de sovetaj gratulkartoj okaze de la festo:





Multajn gratulojn kaj bondezirojn al ĉiuj virinoj, kiuj opinias festo la 8-an de Marto tagon!

taglibro, festoj

Previous post Next post
Up