Heredo de USSR

Jan 05, 2008 22:48

Dum longa tempo Intereto restadis neatingebla por mi. Por tio estis tre simpla kaŭzo: la ekranbloko de mia komputilo misfunkciis. Necesas rimarki, ke ĝi servis bone kaj longe (dum ses aŭ sep jaroj), tamen mi ne havis planojn aĉeti la novan. Post kelktaga esploro estis trovita kaŭzo de misfunkcido. Por reparo mi bezonis specialan diodon por ekranbloka fonto de kurento. Tio estis pli grava problemo ol mi opiniis dekomence. Longaj kaj fervoraj serĉadoj estis vanaj: koncernata diodo (aŭ similaj modeloj) mankas en vendejoj de nia urbo. Iomete poste mi trovis informon: oni ĉesis produktadon de la peco. Rimarkindas, ke tio estas por mi absolute nekomprenebla afero: por kio ĉesi produktadon de peco, kiu ne POVAS fortempiĝi?

Finfine portempa solvo de la problemo estis trovita: mia frato prenis por reparo diodon el antikva soveta televidilo. Dume la ekranbloko sukcese funkcias. Jen ekzemplo: en nuna Rusio eĉ komputiloj funkcias dank'al soveta heredo. Glor'al USSR!

taglibro

Previous post Next post
Up