Esperanto kaj Reto. Notoj de interreta filistro

Jan 15, 2008 23:42

Antaŭnelonge kamarado retumanto aperigis en sia blogo artikolon pri stato de Eo en Reto. Mi tralegis ĝin kun granda intereso. Multaj pritaskoj de la aŭtoro ŝajnas al mi tute pravaj sed kun iuj opinioj mi ne konsentas. Por eviti miskomprenon necesas klarigi, ke mi estas nek lerta movadano nek fakulo pri komputilaj aferoj. Ĉi sube estas opinioj de ordinara uzanto - reta filistro.

Unue. Laŭ mi problemoj de Esperanto en Reto ne tro multe dependas de uzado de modernaj teknologioj. Ŝajnas, ke koncernata opinio de la aŭtoro estas sekvo de disvastiĝinta en Rusio kulto de lasta novaĵo. Eĉ enkadre de rimedoj, kiuj ne estas plej novaj, oni povas trafi bonegajn rezultojn. Por krei atendindan hejmpaĝon oni bezonas antaŭ ĉio allogajn indeoj, utilan informon kaj ardan deziregon. Ĉiu povas doni siajn proprajn ekzemplojn, mi lige kun tio rememoras la ruslingvan forumon de amatoroj de alternativa historio. Ĝi funkcias surbaze de senpaga servo sed foruma vivo estas tre vigla: konstante aperas novaj partoprenantoj kaj interesaj temoj. Kion oni povas diri pri enhavo de esperantistaj hejmpaĝoj? Tre abundas ĉirkaŭmovadaj materialoj kaj malmultas informoj utilaj por praktika apliko. Antaŭ ĉio mi opinias diversajn artikolojn kaj servojn utilajn de komerca vidpunkto. Dum iom da tempo mi kun intereso observas agadon de IKEF (Internacia Komerca
kaj Ekonomia Fakgrupo). Bedaŭrinde ĝia hejmpaĝo restas tre modesta. Krom tio partoprenantoj de IKEF sekvas malutilan kutiman de multaj esperantistaj komunumoj: ĉefe alnoj de la organizo komunikiĝas enkadre de la speciala Yahoo-grupo. Rezulte opinioj kaj informoj de grupanoj estas neatingeblaj por eksteraj vizitantoj. Laŭ mi estus pli utile se IKEF lanĉus sian propran forumon (aŭ LJ-komunumon). Bonokaze. Ĉu iu konas aliajn esperantlingvajn hejmpaĝojn interesajn de komerca vidpunkto?

Mi revenas al menciita artikolo. Due. Koncernante retan agadon de UEA kaj aliaj famaj esperantistaj organizoj: mi dubas ke utilas uzi monon kaj forton por lanĉi siajn proprajn projektojn. Ŝajnas ke pli
rezultdona vojo estas utiligi aŭtoritaton de UEA por esperantigadon de ekzistantaj popularaj servoj, hejmpaĝoj kaj programoj. Mi ege esperas, ke iam ekvidos esperantlingvan interfacon de WebMoney kaj E-gold.

esperanto, interreto

Previous post Next post
Up