Kaj rapide kreskas la afero per laboroj de la kunkantantoj...

Aug 08, 2012 18:48


Miaj esperanto-parolantaj amikoj certe memoras la epokfaran historion pri la fondo de la societo por parkere kanti la himnon ( parto 1, parto 2). Antaŭ kelkaj tagoj min atingis la informoj de Marek Blahuš pri tio, ke la afero ja progresas: dum la lasta SES estis organizita "tre sukcesa ekzameno pri parkera kantado de La Espero". Oni povas spekti videon de tiu satanumado en YouTube kaj eĉ legi la vikipedian artikolon pri la tuta himnokanta sagao. I. a., tiu artikolo eĉ mencias min kiel unu el la kritikantoj de la ideo (kvankam mi ja tute ne kritikis, mi esprimis nur plej galan kaj acidan malakceptemon de tiu ideo). Ho, esperantistoj ja tiel esperantistas...

Do, pro tio, ke mia "ŝatata kalo" estis denove redolorigita, mi finfine realigis tion, kion proponis sxakludant antaŭ longega tempo: la teksto de la himno estas plenumita laŭ la melodio de fama kanto "Jožin z bažin". Nepre necesas diri, ke tiu ĉi registraĵo estas la unua por mia nova gitaro (ĝi ja foje sonas iom akre, sed nur pro tio, ke la mikrofono estis metita tro proksime, alie ĝi simple ne estus sufiĉe sensiva).

Amuziĝu! :)

e-movadaj aferoj, en esperanto, amuzaĵoj, моё творчество

Previous post Next post
Up