De himno-parkerigo al himno-plivigligo!

Aug 21, 2010 19:07


   ru:
Ниже идёт трудно переводимая и воспроизводимая эсперанто-тематика; Ваш покорый слуга несколько стебётся над кой-какими нынешними реалиями нашего эсперанто-мира. В самом конце - я исполняю гимн эсперанто-движения в несколько модернизированной музыкальной обработке.

eo:
Kiel mi jam rakontis, la estonteco de nia movado riskas iĝi tre sukcesa jam tre baldaŭ dank' al la iniciato de la bonintenca japano, kiuj fondis specialan societon por "parkere kanti la himnon". Nu, mi ne estis tre mirigita, kiam antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la jenan kortuŝan informon pri la agado de tiu societo:

От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: Вт 17 Авг 2010 17:56:36
Тема: ret-info: Parkere kantu la himnon "La Espero"

Karaj,

Mi fondis societon por parkere kanti la himnon "La Espero" en junio. Gxis nun 18 personoj sukcesis ricevi atestilon. Dum la UK en Kubo 5 homoj ekzamenigxis kaj cxiuj sukcesis. Cxu vi pensas, ke la nombro 18 estas granda?

Multaj esperantistoj ne povas parkere kanti la himnon "La Espero". Tio estas tre hontinda afero kiel esperantisto. Ni kantu la himnon kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povas kanti la himnon parkere, ni povas havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo, pli da amo al Esperanto. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

Kiel ekzameni

Jam estas 18 sukcesintoj. Ili havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn. Mi esperas sukceson al cxiuj.

HORI Jasuo (s-ro)
[retadreso]
[posxta adreso]

laux [landa-agado]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

La homoj ja laboras - semas kaj semas konstante!!! :)))))))

Tamen, post ioma pricerbumo de la afero mi ja decidis, ke la iniciato de la japano estas tre bona, tamen, ne sufiĉe bona. Miaopinie, la ĉefa problemo estas ne tio, ke malmultaj scipovas kanti la himnon parkere, sed la fakto, ke la himno mem, pli ĝuste - ĝia muzika vesto - estas iom malmoderna kaj eksmoda.

Lige kun tio mi solene proklamas la fondon de la "Societo por modernigo kaj plivigligo de la Esperanta himno".

La ĉefa ideo estas modernigi la muzikon de la himno, fari ĝin pli vigla kaj danco-simila. Multaj gejunuloj venas al Esperanto, sed kiam jam preskaŭ fine de la baza kurso ili aŭdas nian himnon unuafoje, ili teruriĝas kaj forlasas nian karan movadon. Por ripari tiun bedaŭrindan mankon, ni preparis iom alian version de la himno (kun la nova titolo "Nova sento"), kiu certe plaĉos al gejunuloj - laŭ tiu muziko eblas danci, aranĝi iujn sportajn aktivaĵojn kaj eĉ ludi la Bambon. La enkonduko de tiu novigita versio certe multe progresigos la movadon, ĉar ebligos ne nur kanti, sed ankaŭ danci la himnon, kio donos al la samideanoj eĉ pli da amikeca sento kaj pli da amo al Esperanto.

Aliĝu al nia societo! La membreco estas senpaga. Ĉiu nova membro senpage ricevos (indiku la elektronikan adreson!) du mp3-dosierojn: la novan himnon kaj ĝian karaokean version. Estas planataj kunvenoj de la societo kadre de kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj, komuna kantado kaj dancado de la himno, bierumado kaj eventuale ankaŭ aliaj aktivaĵoj cele al la progresigo de la movado. Ne hezitu! Lasu komentojn sube de tiu ĉi blogero kaj aliĝu tuj! Ĉiuj kune per modernigo de la himno por la progresigo de la lingvo internacia!!!

image You can watch this video on www.livejournal.com

e-movadaj aferoj, en esperanto, amuzaĵoj, музыка, моё творчество

Previous post Next post
Up