Pri la vivo kaj araneoj

Aug 09, 2011 23:20


Antaŭ kelkaj tagoj mi trafis la momenton, kiam la ĝardena araneo (Araneus diadematus), loĝanta ĉe nia perono, kaptis muŝon. Jen la foto (musklake pligrandigebla) kaj eta versaĵo, kiu naskiĝis al mi dum rigardado de la fotoj.




La muŝ' senzorge flugis al pereo -
            Por ĝi l' kaptilon teksis araneo.

Jen, meze de l' somera tag' pulsanta -
            La trista ilustraĵ' pri l' vivo vanta.

Ve, antaŭ tiu bild' la spir' abortas,
            Kaj l' tuta mondfilozofi' senfortas:

Ja ĉio viva iam forpereos -
            Kaj nur la temp' eterne araneos.

09.08.2011

en esperanto, poezio, фотографии, моё творчество, поэзия

Previous post Next post
Up