Etapoj de ega vojo

Feb 10, 2019 02:07



Read more... )

esperanto, koncize

Leave a comment

Comments 4

vmel February 10 2019, 07:12:32 UTC
Pri tiaj atingoj eblas fieri.
Ĉu vi nur nun finfine komprenis, ke "telegram" estas vera merdo?

Reply

n0mad0 February 10 2019, 21:22:01 UTC
Vera merdo estas nuntempaj bazaj eŭropaj valoroj. "Telegram" estas nur ilo. Nek pli, nek malpli. Almenaŭ ĝi enhavas multajn aktivajn esperantistajn babilejojn kaj tie foje aperas tre interesaj personoj. Ĝi donis al mi bonan lingvan praktikon kaj helpis kompreni ion novan pri la movado.

Valentin, ĉu Vi nun uzas "Telegram"-on? Ĉu Vi entute uzas sociajn retojn por esperantistaj aferoj?

Reply

vmel February 11 2019, 10:04:24 UTC
Jes, "Telegram" estas nur ilo por trudi bazajn eŭropajn merdojn.

Mi ne uzas "Telegram", nek "Instagram" (obstine fotadi sin mem kaj des pli siajn manĝaĵojn estas vera stulteco rande de skizofrenio), nek "Twitter" (nenion senchavan kaj interesan por saĝaj homoj oni povas esprimi per 140 simboloj).
En "Odnoklassniki" mi troveblas, sed delonge ne aktivas.

Mi uzas FB-on kaj VK-on, tie kaj tie mi membras en dekkelk aktivaj Esperanto-grupoj. Precipe FB oportunas: multaj homoj el la tuta mondo, multaj grupoj por specialaj celoj - por mi pleje gravas "Literatura babilejo", "PDF/Epub-librejo", "Amikoj de Belatraj konkursoj", "Babilado de poetoj kaj poezi-amantoj" (NB.: en la grup-nomoj forestas la vorto "esperanto"!)

Se vi bezonas lingvan praktikon ks. - registriĝu ĉe edukado.net kaj aliĝu al la programo "Ekparolu!" kiel "nevo". Mi tie estas unu el "onkloj".

Ankaŭ per skajpo mi facile kontakteblas - nur avertu anticipe, mi ne tenas ĝin konstante ŝaltita.

Reply

n0mad0 February 11 2019, 22:40:07 UTC
Multan dankon pro Via longa enhavplena respondo! Mi mem membras en kelkaj esperantistaj grupoj de VK.

Reply


Leave a comment

Up