Lingva demado

Oct 08, 2007 23:09

Antaŭ kelkaj tagoj oni festas la kvindekan datrevenon de lanĉo de unua satelito de Tero. Laŭ mi tio estis unu el la plej gravaj eventoj en homara historio. Tamen en ĉi-skribaĵo temas pri la alia. Unu el tradiciaj frazoj dirataj de ĵurnalistoj estas proksimume tia: "Post tiu evento rusa vorto 'sputnik' eniris en ĉiujn lingvojn kaj fairĝis uzata de ( Read more... )

taglibro, festoj

Leave a comment

Comments 4

rdmiller3 October 8 2007, 20:46:28 UTC
Estis la kvindeka datreveno.

Jes, tio sputnik famas ecx nun cxe usono... sed la famo malkreskas.

Kiam la novajxo raportis pri sputnik-o, cxiu usonano sentis ian rusan minacon sxvebantan super siaj kapoj. Ili memoris la mondmiliton sed ili ne spertis malamikon flugantan super sia hejmlando. Tuje, cxiu lernejo kaj universitato plibonigis sciencajn programojn.

"Sputnik" similis al alarma krio, "Malamikoj je la fronto!"

Nun ni ne uzas tion cxar ni havas la stultajxon, "terur-dangxera nivelo". :P

Reply

n0mad0 October 9 2007, 19:33:10 UTC
Dankon kontraŭ tre interesa komento!
Estis la kvindeka datreveno.

Jes, jes. Mi eraris. Eraro estas korektita.
Kiam la novajxo raportis pri sputnik-o, cxiu usonano sentis ian rusan minacon sxvebantan super siaj kapoj. Ili memoris la mondmiliton sed ili ne spertis malamikon flugantan super sia hejmlando.

Mi ial neniam pensis, ke usonanoj perceptis la eventon kiel fonte de danĝero. En Soveta Unio amaskomunikiloj ĉefe substrekis nian antaŭecon. Entute laŭ soveta gazetaro en USSR mankis militaj kosmaj esploroj. Mi deziras aldoni, ke popola jubilo okaze de la lanĉo de "sputnik" estis ega kaj absolute sincera.

Reply


tonyodelbarrio October 10 2007, 20:19:32 UTC
En Hispanio oni fojfoje uzas la vorton. Sed plejofte kiel propra nomo. Tamen, de temp' al tempo oni uzas tion kiel simbolon de rapideco: "Jen, tio flugas pli rapide ol sputniko". Sed ne tre oftas.

Reply

n0mad0 October 12 2007, 21:38:46 UTC
Dankon! Via komento konfirmas mian supozon.

Reply


Leave a comment

Up