Spleno...

Jun 14, 2009 22:59

Jam dum kelkaj tagoj mia animstato prezentas iun strangan variaĵon de melankolio. Komence mi kulpigis pri tio la varmegan someron - kiam estas varmege, mi ne povas labori nek klare pensi kaj senti/kompreni min, la cerbo kvazaŭ fandiĝas. Sed jam du tagojn la aero estas iom pli malvarma kaj la korpo finfine eksentis komforton. Tamen la animo - ne...

Hodiaŭ vespere post viziti la stadionon mi ekiris en la urbocentron. Unue, la promenado mem estas la faro, kiu pli-malpli bone helpas al mi forkurigi la mornajn pensojn; due, mi iom svage planis eniri iun kafejeton por mendi ion malgrandan, sed nekutiman (ekzemple, iun specifan kafon kun iu ankoraŭ ne gustumita deserto). Tamen, la stratoj eĉ en la urbocentro estis tiel malplenaj, ke mi preferis simple vagadi. Krome, mi trovis neniun pli-malpli allogan kafejeton. La afero estas, ke mi ĝenerale malofte vizitas tiajn lokojn kaj tute ne orientiĝas pri ili. Kiam mi estas en iu kompanio, la loko ne vere gravas; sed hodiaŭ mi nepre volis viziti (se viziti ion entute!) iun mezgrandan kafejon, kiu havus eksterajn tablojn iom baritajn de la strato; aŭ ĝi povus esti mezgranda ejo kun ĉefenestra tablo, de kiu eblus havi vastan vidon de la strato; fine, perfektus iu duetaĝa kafejeto, en kiu mi plezure okupus la tablon en la dua etaĝo por rigardi la straton kaj la homofluon. Ve, eble mi estis tro malatentema, sed mi trovis nenion taŭgan por mia aktuala animstato. Tial mi simple vagadis dum ĉ. 2 horoj, revenis hejmen en malplena buseto kaj nun trinkas verdan teon.

En tia stato, verŝajne, perfekte taŭgus ankaŭ forveturi el la urbo en lasta trolebuso por dum 2,5 horoj rigardi tra la fenestro la nigrajn ombrojn... Mi ja forveturos en Jalton morgaŭ, sed, verŝajne, ne tiel malfrue.

Nu, kiel mi kontraŭbatalu tiun splenon? Ĉu simple kunpremi la dentojn kaj atendi la aŭtunon?

en esperanto, vivo

Previous post Next post
Up