Kiel mi jam rakontis, de la 11a ĝis la 18a de julio mi estis en Jalto. La datoj estis elektitaj ne hazarde - ili koincidis kun la E-aranĝo «Krimeaj Esperanto-Tagoj». La aranĝo dekomence ne promesis esti por mi tro interesa: la akcento estis farita al ripozado kaj ekskursoj (nu, mi ja estas denaske jaltano, do tio neniel logis min), iuj interesaj E-
(
Read more... )
Comments 10
Reply
Reply
> Tre baldaŭ unu rusiano (mi ne malkaŝu lian personecon)
Ŝajne mi konjektas, pri kiu temas. Fakte mi iom hezitas inter la du (ambaŭ bone videblas sur la komuna foto dekstre...)
Reply
Mi ne povas juĝi definitive, ĉar ne plene certas pri viaj plaĉoj. Se vi preferus riĉan E-programon, sed ne nuran ripozadon, vi tutcerte nenion perdis.
> Ŝajne mi konjektas, pri kiu temas.
Tute ne gravas, vere.
Reply
nu, estu *aco kun ili ambaŭ...
Reply
Do, mi diru al vi sekrete: ĝoju kaj eĉ fieru, ke vi ne venis :). La tuta "aranĝo" estis nur iom vanta peno de Jefimo montri, ke E-vivo en Krimeo ankoraŭ ekzistas.
La okazintaj politikaj ŝanĝoj faris al la Krimea E-movado tre malbonan servon: antaŭe la atutado pri facilaj eksterlandaj vojaĝoj almenaŭ iomete helpis en la E-aktivado. Sed nun - jam ne. Kaj, kompreneble, ankaŭ la allogeco de Krimeaj aranĝoj por eksterlandanoj jam estas for. "Aroma Jalto" (preter ĉiuj specifaĵoj ĝi ja estis bona aranĝo) ne plu okazas. Kaj, kiel montris la ĵusa eksperimento, la espero pri okazigo de iuj pli-malpli signifaj aranĝoj en Krimeo ege malgrandas (almenaŭ en la baldaŭa estonteco).
Reply
Fakte, krimeaj prezoj ankaux antauxe ne estis ekstreme bonvenaj por simpla instruisto, aparte tiuj por diversaj ekskursoj (mi ne certas,en kiu jaro mi vizitis Jalton lastfoje, tamen apenaux pasis pli ol kvin)
Reply
Kelkaj gejunuloj ja partoprenis, sed ilia kvanto ne atingis la bezonatan "kritan mason".
> Fakte, krimeaj prezoj ankaux antauxe ne estis ekstreme bonvenaj por simpla instruisto
Jes ja, ankaŭ antaŭe Krimeo estis relative altpreza regiono kadre de Ukrainio (sed tamen pli-malpli konkurenc-kapabla kompare al la averaĝaj rusiaj prezindikoj). Sed nuntempe niaj prezoj ne multe diferencas de la moskvaj (eĉ laŭ la agnosko de moskvanoj mem). Mi ege dubas, ĉu la okazintaj ŝanĝoj iel plifaciligis la krimean vivon por simplaj instruistoj...
Reply
Политикам, политологам, идеологам, обывателям ТОЛЬКО КАЖЕТСЯ, что они знают естественные взаимосвязи таких понятий как: народ, общество, государство, власть, свобода, толерантность, собственность, закон, права, революция, развитие, реформы, человек…, и поэтому они постоянно извращают взаимосвязи общих понятий, обсуждая устройство и перспективы развития общества.
На самом деле они даже не отличают изменчивые взаимосвязи конкретных реальностей от постоянных взаимосвязей общих понятий и соответствующих им реальностей, не знают, какие понятия каким противоположны, антагонистичны, родственны, последовательны.
Но это не мешает им претендовать на объективность своих рассуждений и, в соответствии со своим мировоззрением, изменять устройство общества.
Поэтому разные политики и партии отличаются друг от друга только тем, что по-разному извращают взаимосвязи общих понятий.
Reply
Reply
Leave a comment