> Ĉu "La Bonan Lingvon" (la veran, de Piron, sed ne > profanigajn replikojn de Corsetti) vi legis? Relegu... Kompreneble, mi legis. Sed, ŝajnas al mi, ne nur mi sola inter ni du pekadas kontraŭ ĝiaj principoj. En scienco ĝusteco kaj unusenseco de la terminoj gravas ne malpli (verŝajne - eĉ multe pli), ol "elvokivo" kaj "sinonima riĉo" en literaturo.
Se vin interesas detala argumentado, simple enrigardu en la vortaron. La vortoj norda/suda rilate al la ĉielo povas priskribi ankaŭ la relativan pozicion, dum boreala/aŭstrala rilatas nure kaj ekzakte al la norda kaj suda ĉielaj hemisferoj (limo inter kiuj estas fiksa kaj absoluta). Ekz., "la suda parto de la konstelacio Baleno" tute ne egalas al la "aŭstrala parto de la konstelacio Baleno". "Boreala", i.a., estas zamenhofa.
> Ĉu la vortoj "norda" k "suda" ne estas ĝustaj k unusencaj? Depende de la situacio; ofte - jes, sed tute ne ĉiam. Ĝenerale validas la regulo: ju pli komunsenca estas la vorto, des malpli ĝi taŭgas por faka termino. Kompreneble, neniu regulo estas universala, sed oni devas almenaŭ konsidereti tiun aliron.
>> "Boreala", i.a., estas zamenhofa. > Mi kredas, ĉar pigras rekontroli. NPIV tion asertas.
> Nu, diru tion al Corsetti... Corsetti estas mia akademia kolego, sed tio ne signifas, ke ni nepre devas havi la saman vidpunkton pri ĉiuj imageblaj demandoj.
Comments 21
(The comment has been removed)
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Kial?
Ĉu "La Bonan Lingvon" (la veran, de Piron, sed ne profanigajn replikojn de Corsetti) vi legis? Relegu...
Ĝenerale, certe, estiminda laboro.
Pri kelkaj konstelacioj mi eĉ ne aŭdis pli frue, kvankam iam tre interesiĝis pri astronomio k multe legis...
Reply
> profanigajn replikojn de Corsetti) vi legis? Relegu...
Kompreneble, mi legis. Sed, ŝajnas al mi, ne nur mi sola inter ni du pekadas kontraŭ ĝiaj principoj. En scienco ĝusteco kaj unusenseco de la terminoj gravas ne malpli (verŝajne - eĉ multe pli), ol "elvokivo" kaj "sinonima riĉo" en literaturo.
Se vin interesas detala argumentado, simple enrigardu en la vortaron. La vortoj norda/suda rilate al la ĉielo povas priskribi ankaŭ la relativan pozicion, dum boreala/aŭstrala rilatas nure kaj ekzakte al la norda kaj suda ĉielaj hemisferoj (limo inter kiuj estas fiksa kaj absoluta). Ekz., "la suda parto de la konstelacio Baleno" tute ne egalas al la "aŭstrala parto de la konstelacio Baleno". "Boreala", i.a., estas zamenhofa.
Reply
Ĉu la vortoj "norda" k "suda" ne estas ĝustaj k unusencaj?
Tamen via precizigo estas pensiga, mi ne sciis. Do probable vi pravas.
> "Boreala", i.a., estas zamenhofa.
Mi kredas, ĉar pigras rekontroli.
Nu, diru tion al Corsetti...
Reply
Depende de la situacio; ofte - jes, sed tute ne ĉiam. Ĝenerale validas la regulo: ju pli komunsenca estas la vorto, des malpli ĝi taŭgas por faka termino. Kompreneble, neniu regulo estas universala, sed oni devas almenaŭ konsidereti tiun aliron.
>> "Boreala", i.a., estas zamenhofa.
> Mi kredas, ĉar pigras rekontroli.
NPIV tion asertas.
> Nu, diru tion al Corsetti...
Corsetti estas mia akademia kolego, sed tio ne signifas, ke ni nepre devas havi la saman vidpunkton pri ĉiuj imageblaj demandoj.
Reply
Leave a comment