Batalado kontraŭ la manko de korkotirilo :)

Mar 19, 2009 01:21

Hodiaŭ mi gastis en unu bona kompanio, kiu, tamen, malgraŭ tuta sia boneco, ne havas sian propran korkotirilon. La plimulto de la kompanian(in)oj trinkis ŝaŭm-vinon, do la problemo pri korkotirilo ne multe interesis ilin (tamen, kelkaj boteloj ja malfermeblis kun grandaj malfaciloj, unufoje ni eĉ estis devigitaj uzi la korkotirilon, kiun mi ( Read more... )

vikipedio, en esperanto, vivo

Leave a comment

Comments 4

sxakludant March 19 2009, 02:34:38 UTC
>ekzemple, eblas enpuŝi la korkon en la botelon per forko,
Suficxe ofte eblas tion fari per fingro (mi malfermis multajn botelojn tiel) Se tamen tio ne eblas mi uzas sxakan turon ekzemple, sed forko estas akra do ne oportuna

Reply

mevamevo March 19 2009, 08:29:34 UTC
Nu, miaj fingroj ŝajne estas pli delikataj (kaj la masandraj korkoj - pli obstinaj), ol la viaj, do mi ne riskas uzi tiun metodon :) Kaj okaze de forko mi uzas la obtuzan ekstremaĵon, ne la "pikilojn" :).

Reply

sxakludant March 19 2009, 08:37:01 UTC
certe estas ankaux tro rigidaj korkoj por fingro. Sed unue : ecx la "obtuza" ekstremajxo de forko estas tro akra por tiuj korkoj kaj due eble vi simple ne komprenas, kiel mi tion faras? Certe mi ne stulte pusxas la korkon cxar tiel mi rompus la fingron....
Metu la botelon sur fortikan horizontalan surfacon. Almetu al la korko vertikale vian fingron. Per la alia mano cxirkauxprenu tiun fingron. Tiel eblas suficxe forte pusxi la korkon...

Reply

mevamevo March 19 2009, 08:42:34 UTC
Certe, plej facilas simple preni la korkotirilon :) Miaj fingroj ja certe ne estas sufiĉe longaj kaj maldikaj por enpuŝ la masandrajn korkojn. Eĉ per la forko tio fareblas kun sufiĉe da malfaciloj...

Reply


Leave a comment

Up