Ĉu ŝanĝi la lingvon?

Jan 07, 2020 16:29


Estimataj gelegantoj, kiel mi vi certe konscias, ke Esperanto ne estas perfekta lingvo. Mi spertas tion preskaŭ ĉiun frazon, se ne ĉiun vorton. Ĉiam io grincas, ne sufiĉe klaras, sonas plumpe - kaj ne necese pro manko de aŭtora talento. La zamenhofa kreaĵo sendube estas la plej vaste uzata inter la artefaritaj. Se tamen plejuzateco estus argumento, kial ne tuj uzi la anglan, francan aŭ alian etburĝan ideon pri "grava lingvo"? Se ni estus greguloj, ĉu ni lernintus Esperanton? Cetere kia ironio, ke multaj Esperantistoj orgojlas pri sia verda eĉ pli ol ŝovinistoj pri sia nacia lingvo! Kaj plia ironio: Multaj eĉ ne uzas Esperanton sed pli-malpli puran Fuŝanton! Ju pli oni scias pri Esperanto, des pli oni komprenas, ke ĝi ŝuldas sian relativan sukceson ne tiom al sia kvalito kiom pli vere al bonŝanco, eĉ perfido. Inter la tri famaj helplingvoj, nome Volapuko, Esperanto kaj Ido, kontraŭ ĉia propagando Esperanto ŝajnas al mi la plej malgracia, malplaĉa, misharmonia. Avantaĝas jes, ke ĝia leksiko estas nun sufiĉe riĉa kaj multaj detaloj precize klarigitaj de geniuloj kiel Bertilo. Sumsume tamen restas jena veraĵo: Volapuko kaj Ido pli lertas, pli trafas, pli flatas la orelon kaj okulon. Mi do ĉi-afiŝe volas sondi la sentojn de vi, karaj gelegantoj: Ĉu vi pretus kune kun mi en ĉi blogo transiĝi al Volapuko aŭ Ido? Se jes, al kiu el ambaŭ? Blogante en Esperanto ni estas nur gutoj en maro, ŝafoj en ŝafaro. Skribantojn en unu el la du menciitaj bellingvoj tamen atendas brila gloro de pioniroj!
Previous post Next post
Up