Kion Programlingvoj Solvas

Apr 16, 2010 21:26

Kevin Kelleher proponis interasan metodon kompari *programlingvojn*: priskribi chiun en terminoj de la problemo kiun ghi solvas. La plej mirinde estas kiom multe da, kaj kiel bone, lingvoj povas esti priskribitaj law chi tiu metodo.

Algol : Asembla lingvo estas tro malalta-nivela (angl. low-level).

Pascalo: Algol ne havas sufiche da tipoj de datumo.

Modula: Pascalo estas tro subtilacha por sistemprogramado.

Simula: Algol ne estas sufiche bona pri simulado?.

Smalltalk: Ne chiu en Simula estas objekto.

Fortran: Asembla lingvo estas tro malalta-nivela.

Cobol: Fortran estas terura.

PL/1: Fortran ne havas sufiche da tipoj de datumo.

Ada: Chiu ekzistanta lingvo mankas iun.

Basic: Fortran estas terura.

APL: Fortran ne estas sufiche bona pri manipulado de tabeloj (angl. array).

J: APL bezonas ghian propran simbolaron (angl. character set).

C: Asembla lingvo estas tro malalta-nivela.

C++: C estas tro malalta-nivela.

Java: C++ estas fatraso (angl. kludge). Kaj Majkrosofto baldaw frakasos nin.

C#: Java estas kontrolata de Sun.

Lisp: Mashino de Turing (angl. Turing Machine) estas mallerta maniero priskribi komputadon.

Scheme: MacLisp estas fatraso.

T: Scheme ne havas bibliotekojn.

Common Lisp: Estas tro multe da dialektoj de Lisp.

Dylan: Scheme ne havas bibliotekojn, kaj la sintakso de Lisp estas terura.

Perl: Shela scenaroj (angl. shell script)/awk/sed ne sufiche similas al programlingvoj.

Python: Perl estas fatraso.

Ruby: Perl estas fatraso, kaj la sintakso de Lisp estas terura.

Prolog: Programado ne sufiche similas al logiko.

Awtoro -- Paul Graham

Originalo en la Angla -- What Languages Fix

eseo, traduko, paul grahem, en esperanto

Previous post Next post
Up