Chi Tio Estas Karismo, Stultulo!

Jul 12, 2010 13:07


La raziklingo de Ockham (angl. Occam's razor) diras ke ni devu preferi la plej simplan el du eksplikoj. Mi komencis memorigante al legantoj chi tiun principon char mi estas preta proponi teorion kiu ofendos ambaw liberalulojn kaj konservativulojn. Sed la raziklingo de Ockham signifas, ke se vi volas malkonsenti pri tio, vi havos infere multe da koincidoj por klarigi.

Teorio: En usona prezidenta elektado, la plej karismema kandidato venkas.
Homoj kiuj skribas pri politiko, chu ili estas maldekstre chu dekstre, havas chiaman partiecon: ili rigardas politikon kiel io serioza. Kiam unu kandidato venkas la alian ili serchas politikajn eksplikojn. La lando estas movanta maldekstren, aw dekstren. Kaj tiu speco de movado povas esti la rezulto de prezidenta elektado, tio igas kredi pli facile, ke ghi estis la kawzo.

Sed kiam mi pensas kial mi vochdonis por Clinton anstataw George Bush, tio ne estis pro tio ke mi movis maldekstren. Clinton nur aspektis pli dinamika. Shajnis ke li estas pli volanta la laboron. Bush aspektis olda kaj laca. Mi suspektas ke ???tio estas same kun multe da vochdonantoj.

Clinton ne prezentas iun nacian movado maldekstren.[1] Li nur estis pli karisma ol George Bush aw (Dio helpu nin) Bob Dole. En 2000 vi havis kontrolatan eksperimenton por pruvi tion: Gore havas la politikojn de Clinton, sed ne lian karismon.[2] Sama historia en 2004. Kerry estis pli sagha kaj pli klara ol Bush, sed probable ?? pli rigida. Kaj Kerry malvenkis.

Kaj kiam mi ridardis malantawen, mi ?adas trovi la saman shablonon. Saghuloj diris ke Carter venkas Ford char la lando malfidas respublikanojn post Watergate. Kaj ankaw okazis ke Karter estis fama pro lia largha ridacho kaj popolaj vojoj, kaj Ford pro esti enua ?klutz. Post kvar jaroj, saghuloj diris ke la lando shancelighis dekstren. Sed Reagan, eksaktoro, ankaw okazis esti pli karisma ol Karter (kies ridacho estis iom malpli vigla post kvar stresaj jaroj je la posteno. En 1984 la brecho je karizmo inter Reagan kaj Mondale estis la sama ol inter Clinton kaj Dole, kun similaj rezultoj. La unua George Bush sukcesis venki en 1988, char li estis kontraw la malglore malkarisma Michael Dukakis, tamen poste li estos venkita de unu el la plej karismaj prezidentoj.

Mi memoras persone tiujn elektadojn, sed evidente la sama shablono okazis en 1964 kaj 1972. Shajnas ke 1968 estis la plej nova kontraw-ekzemplo, kiam Nixon venkis la pli karisman Hubert Humphrey. Sed kiam vi studas tiun elektadon, tio emas konfirmi la teorion de karisma plu ol kontrawdiri al ghi. Joe McGinnis memoras en lia fama libro "The Selling of the President 1968", Nixon sciis ke li havas pli malmulte da karismo ol Humphrey, kaj tial simple rifuzis debati kun li je TV. Li sciis ke li ne povas permesi ke oni vidu ilin flanko che flanko.

Nun kandidato evidente ne povas savighi per rifuzi debati. Sed en 1968 la kutimo de TV debato estas ankoraw divolvighanta. Nixon venkis en 1968 char oni neniam permesis al elektantoj vidi la realan Nixon. Chio kion ili vidis estis skrupule antawpreparataj reklamoj.

Suffiche strange, 1960 probable estas la pli nova vera kontraw-ekzampo. Kvankam oni reprezentas chi tiun elektadon kiel ekzemplo de la potenco de TV, Kennedy ne venkus sen frawdo de ?partmashinoj (angl. party machines) en Ilinojso kaj Teksaso. Sed TV estis ankoraw juna en 1960; nur 87% de hejmoj havas ghin. [3] Certe TV helpis al Kennedy, historiistoj pravas pri regardi tiun elektado kiel akvodislimo. TV postulis novan specon de kandidato. Plu ne estos Calvin Coolidges.

La teorio de karisma povas ankaw ekspliki kial demokratoj emas malvenki prezidentajn elektadojn. La kerno de la ideologio de demokratoj shajnis esti kredo je registaro. Eble tio emas altiri homojn kiuj estas diligentaj, sed enuaj. Dukakis, Gore, kaj Kerry estis tiel similaj en tiu senco ke ili povus esti fratoj. Estas bone al la demokratoj ke ilia shirmilo traigas hazardan Clinton, ech se tio finighas per iu skandalo.

Oni shatus kredi ke elektadoj estas venkita aw malvenkitaj pro esenco, escepte de falsaj (Willie Horton). Kaj ankaw, se ili ekzistas, ni devas ekspliki rimarkindan koincidon. En chiu prezidenta elektado post kiam TV disvastighis, la evidente pli karisma kandidato venkis. Surprize, chu ne, ke opinioj de elektantoj pri esenco kongruis kun karizmo dum 11 elektadoj vice?

La politikaj komentistoj kiuj aperis kun movadoj dekstren aw maldekstren en liaj sekva-matenaj analizoj estas similaj al financa raportistoj kiuj devas skribi rakontoj chiutage pri hazardaj fluktuadoj de ?akcia merkato. Tago finighas, merkato fermas kreskante aw malkreskante, raportisto serchas bonajn aw malbonajn novajhojn respektive, kaj verkas ke merkato kreskis pro enspezoj, aw malkreskis pro timoj de nestabileco en Meza Oriento. Supozu ke ni povus iel doni al tiuj raportistoj malveran informon pri rezultoj de merkato, sed donante chiujn aliajn novajhojn sendifektaj. Chu iu kredas ke ili rimarkos la anomalion, kaj ne simple skribos ke akcioj (mal)kreskis pro io (mal)bona kio okazis en tiu tago? Ili nur dirus, hej! atendu unu minuto, kiel akcioj povas kreski kun chi tiu malordo en Meza Oriento?

Mi ne diras ke esenco ne gravas al elektantoj. Ghi certe gravas. But the major parties know so well which issues matter how much to how many voters, and adjust their message so precisely in response, that they tend to split the difference on the issues, leaving the election to be decided by the one factor they can't control: charisma.

Se la demokratoj dum la elektado de 2004 havus kandidaton tiel karizman kiel Klintoj, ili venkus. Kaj ni legus ke la elektado estis referendumo pri la milito en Irako, anstataw ke la demokratoj ne estis en kontakto kun Evangeliaj kristanoj en mezo Ameriko.

Dum la elektado de 1992, en la oficejo de kampanjo de Clinton estis granda signo diranta "Chi tio estas la ekonomio, stultulo." Eble chi tio estis ech pli simpla ol ili rigardis.
Postscribo

Aspektas ke opinioj pri la teorio de karizmo estas divigitaj. Kelkaj diras ke ghi estas malebla, aliaj diras ke ghi estas evidenta. Chi tio shajnas bona signo. Eble ghi estas che la dolcha mezo.

Kaj pri ghia malebleco, mi respondas: estas datumo; chi tie estas la teorio; la teorio eksplikas datumon je 100%. Al scienisto, almenaw, tio signifas ke ghi meritas atenton, sendepende de kiel malversimila ghi aspektas.

Vi ne povas kredi ke elektantoj estas tiom suprajhaj ke ili simple elektas la plej karizman knabo? Mia teorio ne postulas tion. Mi ne proponas ke karizmo estas la sola faktoro, nur ke ghi estas tio kio restas post la penado de la du partioj newtraligi sian kontrawulon.

Kaj pri la evidenteco de la teorio, law mia scio, neniu proponis ghin antawe. Elektadaj antaudirantoj estas fieraj kiam ili povas atigni la samajn rezultojn per pli komplikitaj modeloj.

Finfine, al la homoj kiuj diras ke la teorio estas probable vera, sed sufiche premanta: tio ne estas tiom malbona kiom tio aspektas. La fenomeno similas al preza anomalio (angl. pricing anomaly); kiam homoj komprenas ke ghi cheestas, ghi malaperos. Kiam ambaw partioj komprenos ke proponi malkarismajn kandidatojn estas vana elspezo de tempo, ili emos proponi nur la plej karismajn. Kaj se la kandidatoj estos egale karismaj, karisma newtralighos, kaj elektadoj estos decidatoj law esenso, kiel politikaj komentistoj nun opinas pri ili.
Rimarkoj

[1] Kiel Clinton eltrovis por sia surprizo kiam, je unu el liaj unuaj agoj kiel prezidento, li provis movi la militaron maldekstren. Post batblua batalo li fughis kun kompromiso por savi la visagho.

[2] Veras, Gore venkis la ?popular? elektadon. Sed polikistoj scias ke la ?electoral? vochdonado (angl. electoral vote) decidas la elektadon, kaj chi tio estas tio por kio ili kampanjas. Se Bush kamapanjus por la ?popular? vochodonado li eble atignus plu pri ghi. (Dankon al ?judgmentalist? por chi tio detalajho.

[3] Fonto: Nielsen Media Research. El la restantaj 13%, 11 ne havis TV char ili ne povis permesi ghin. Mi disputu ke la mankantaj 11% eble ankaw estis la 11% plej influeblaj al karismo.

[4] Unu konkludo el chi tio teorio estas ke partioj ne devas tro rapide forjheti kandidatojn kun skeletoj en liaj shrankoj. Karismaj kandidatoj emos havi plu skeletojn ol knarantaj netaj harsplitantoj, sed je praktiko oni ne malvenkas elektadojn pro chi tio. La nuna Bush, ekzample, probable, drogis plu ol iu alia antawa prezidento, kaj estis elektita kun evangeliaj kristanoj kiel lia bazo. Vi devas nur diri ke vi korektighis, kaj silenti pri detalajhoj.

Dankon al Trevor Blackwell, Maria Daniels, Jessica Livingston, Jackie McDonough, kaj Robert Morris pro ligado malnetojn de chi tio, kaj al Eric Raymond pro montri ke mi ne estis ghusta pri 1968. Chi Tio Estas Karismo, Stultulo!

Novembero 2004, revizita Junio 2006

Originalo -- It's Charisma, Stupid!

Awtoro -- Paul Graham

usono, eseo, paul graham, traduko, en esperanto

Previous post Next post
Up