Skribado, Koncize

Apr 23, 2010 18:26


Mi opinas ke *scribi bone estas multe pli grava* ol la plimulto da homoj pensas. *Scribado ne nur informas pri ideoj; ghi generas ilin*. Se vi estas mallerta pri skribado kaj ne shatas fari ghin, vi mankos la plimulton da ideoj kiujn skribado generus.

Kaj chi tie estas konciza versio pri tio kiel skribi bone:

Skribu malbonan version 1 tiel rapide kiel vi povas;

rescribu ghi ree kaj ree;

eltranchu chion senbezonan;

skribu je konversacia tono;

disvolvu flaron je malbona scribado, tiel vi povas vidi kaj rebonigi ghin en viaj skribajhoj;

imitu tiujn verkistojn kiujn vi shatatas;

se vi ne povas komenci, diru al iu pri kio vi planas skribi, kaj skribu tion kion vi diris;

atendu ke 80% el la ideoj en eseo aperos post ol vi komencis skribi ghin, kaj 50% el tiuj kun kiuj vi komencis estos eraraj.

estu certa sufiche por eltranchi;

donu al via amikoj, kiujn vi fidas, legi viajn skribajhojn kaj diri al vi kiuj pecoj estas konfuzantaj aw shargho.

ne (chiam) faru detalajn skizojn;

pripensi ideojn dum kelkaj tagoj antaw ol scribi;

porti malgrandan notlibron aw pecetojn de papero kun vi;

komenci skribi kiam vi pensas pri la unua frazo;

se limtempo komencigas vin antaw tio, nur diru la plej gravan frazon;

skribu pri tio kion vi shatas;

ne peni aspekti impresa;

ne hezitu changhi la temon;

uzu piednotojn por enhavi digresiojn;

uzu anaforon por kunligi frazojn;

vochlegu viajn eseojn por vidi (a) kie vi faletas je mallertaj frazoj kaj (b) kiuj pecoj estas enuaj (la paragrafoj kiujn vi timas legi);

penu diri al la leganto ion novan kaj utilan;

laboru dum sufiche longa tempo;

kiam vi restartas, komencu per relegi tion kion vi jam havas;

kiam vi finas, lasu al vi mem ion simplan por komenci;

akumulu notajn pri temoj kiujn vi planas kovri en la fino de la dosiero;

ne sentu vin devigata kovri iujn el ili;

skribu por leganto kiu ne legos la eseon tiel atente kiel vi, popularaj (angl. pop) kantoj estas kreitaj por bone soni je fatrasa awta radio;

se vi diras ion eraran, tuj solvu tion;

demandu amikojn kiun frazon vi plej bedawros;

revenu kaj moligu maldolchajn rimarkojn;

publikigu rete skribajhojn, char awditorio igas vin skribi pli multe, kaj tio generas pli multe da ideoj;

printu malnetojn anstataw nur rigardi ilin sur la vidigilo;

uzu simplajn, ghermaniajn vortojn;

lernu distingi surprizojn de digresioj;

lernu rekoni la aproksimon de fino, kaj kiam unu aperas, kaptu ghin.

Marto 2005

Awtoro -- Paul Graham

Originalo -- Writing, Briefly

eseo, traduko, paul grahem, en esperanto

Previous post Next post
Up