Interpretanto en Bratislavo

Nov 26, 2006 01:15

Amikajn salutojn el Bratislavo! Ĉi-momente mi sidas kun miaj slovakaj amikegoj Petro Balaĵ kaj Marteno Miniĥ en restoracio "Slovak Pub" en la urbocentro, retumante per senkabla konekto.

Dum la tago ni partoprenis la konferencon pri lingvaj rajtoj en EU, kie mi kun Marteno anis la interpretistan skipon - provizante samtempajn interpretaĵojn en ( Read more... )

slovakio, esperanto

Leave a comment

Comments 2

max12354 November 26 2006, 09:05:40 UTC
Kiel multaj homoj entute partoprenas la konferencon?
Kiel multaj auxskultadas la interpretadon en Eon?

Reply

blahma November 26 2006, 20:52:48 UTC
Laŭ mia pritakso ĉeestis ĉirkaŭ 30 homoj, el sume ĉirkaŭ 12 landoj. Tamen fokuso estis precipe ĉe la V4-landoj (la Viŝegrada kvaropo - CZ, SK, PL, HU). Mi fakte neniam eksciis, kiom da homoj aŭskultadis la interpretadon en Esperanto, sed certe iuj ja aŭskultadis ĝin - ĉefe kiam parolanto parolis slovake, ĉeĥe aŭ pole, ĉar tiujn lingvojn ja multaj ĉiukaze ne komprenis. Tamen mi konsciis ankaŭ pri kelkaj esperantistoj, kiuj ne tiom bone regas la anglan aŭ la francan, ke preferis aŭskulti la esperantan interpretadon. Kaj laŭ diversaj eĥoj tiu estis tre altkvalita kaj fojfoje ankaŭ pli rapida kaj pli preciza ol la angla kaj franca - certe grandparte dank' al la bonega laboro de Eliza, István kaj Marteno, sed eble ankaŭ pro tio ke nia skipo iom pli profunde konis la temaron (Eŭropa unio, multlingvismo, planlingvoj) ol la ĝeneralaj interpretistoj luitaj por la angla kaj la franca.

Reply


Leave a comment

Up