3. Sentimas li troe!
Tuj kiam ili preteris la monaĥejajn butikojn kaj eliris al la Trinitata
korto de la Sija monaĥejo de sankta Antonio, kiu estas ĉe la veturebla
vojo, ili ekvidis grandan interbatiĝon. En kotona kaftano kun arĝentaj
butonoj, disŝirita, hirtigita forta negocisto estis vipanta per la
pugnegoj, strebante bati plej lerte, mortige, imponan ŝarĝiston en
basta ĉapo, en ĉemizo ĉifonigita, surverŝita per sango. Tiun ŝarĝiston
estis tenantaj fremdlandano Ferponten, kiu aĉetadis kadavraĵojn, por
kuiri el la mortintaĵo sebon por sapo, kaj ankoraŭ iuj homoj - ĉu de
Ferponten, ĉu de la riĉa negocisto. Estis batantaj ĉiuj, ĉiu penis
bati pli lerte, al la suna plekso, sub la ripojn, al la ventro. La
ŝarĝisto jam preskaŭ ne estis rebatanta, moliĝis, lia kapo skuiĝis.
Subite de la batantoj deiĝis unu - rapidpieda, kaj ekkuris laŭ la vojo
al la antaŭurbo.
La nazotruoj de Rjabov pufiĝis, li kaptis la kuranton je la ŝultro,
demandis:
- Pro kio vi batas?
- Por ke la fetora hundaĉo ne kutimu doni netaŭgan monon.
- Kaj vi mem kien hastas?
- Ja al la arestejo. Ili torturu iom la latronon.
- Haltu! Atendu!
La sendito penis elŝiriĝi, Rjabov premis lin desupre, tiu entiris la
kapon, en timo ekrigardis al Rjabov: tiaj uloj tuj rompas, ne permesas
eĉ preĝi antaŭ la Lasta juĝo. Fremdulo Ferponten, tuta en nigra
vesto, turniĝinte, estis rigardanta al la arbitro de la rudristo.
- Oĉjo, oni kaptos nin! - timide petegis Demĉjo. - Ni kuru, oĉjo!
- Tenu ĉi tie la kanajlon! - ordonis Rjabov kaj per balancantaj
paŝoj ekiris al la interbatantoj.
Li iris nehaste, tenante la manojn malantaŭ la dorso, elmetinte antaŭen
la grandfruntan kapon, kun furioze briletantaj okuloj. Nun por li ĉio
estis egala, ĉu ŝiri, ĉu kudri. La ŝarĝiston li rekonis, - tio estis
fiŝista orfo Eŭseĉjo, kvieta ulo, respektema, diligenta laboranto,
afliktita ekde la infanaĝo de la malfeliĉa orfeco. Per siaj ŝarĝistaj
mizeraj lukroj Eŭseĉjo vivtenadis nemalgrandan familion: neirkapablan
avinon, kaj onklinon, kaj ankoraŭ iujn kvietajn, timemajn kiel musidoj,
knabinojn-nevinojn. Kion oni faras kun li nun? Pro kia kulpo? Ĉu pro
ŝipestro Urquhart, kiu en bareloj alveturigis netaŭgan monon?
Pro la maljusteco, pro amara kolero, pro ofendiĝo la vizaĝo de la
rudristo iĝis nerekonebla. Kaj kiam li aliris tre proksime al la
negocisto, kiu furiozis super la ŝarĝisto, al la homoj, diligente
helpantaj al li, al fremdulo Ferponten, io tia fariĝis en lia tuta
aspekto, tiel li ŝajnis terura al la ofendantoj, ke la batado per si
mem ĉesis, kaj en la veninta silento ĉiuj ekaŭdis, kiel malfacile spiras
Rjabov.
La negocisto en la kotona kaftano viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon. Liaj
dungitoj malantaŭiĝis, por ne trafi unuaj sub la pezan manon de
la rudristo. Ferponten malfaldis faldeblan tranĉilon, subridis, - jam
ne unuafoje li per tiu ĉi tranĉilo tranĉis moskvianojn, stultulojn;
ĉe ofendo tiuj batadis per la pugnoj, sed li respondadis en sia maniero,
la tranĉilo estis longa, bone eniradis inter la ripojn, tuj atingante la
koron. Sed ĉi-foje ial malfruis Ferponten, ne sukcesis okupi pozicion,
falis la vizaĝon malsupren pro terura bato de fiŝista boto al la
ventro. Tuj falis ankaŭ la feroca negocisto; ŝrikante, ekrampis for de
la batiĝo. La ŝarĝisto, ne plu tenata de iu, sidiĝis sur la teron,
pendigis la kapon. Lia konscio, evidente, nebuliĝis. La homoj de la
fremdlandano rekonsciiĝis, jetiĝis al la rudristo kun ĉio, kio estis ĉe
la mano: unu kaptis ŝtonon - por bati al la verto, alia deŝiris de la
barilo laton, tria simple saltis sur la ŝultrojn - por faligi kaj
strangoli. Ankaŭ Ferponten mem leviĝis. Sed jam estis venantaj de la
Komerca korto aliaj ŝarĝistoj kun hokoj, - ili maltrankviliĝis, ke
malaperis Eŭseĉjo, komprenis: ĉie en la antaŭurbo oni kriadis «latrono!»
pro la falsa mono.
- Hej! - kriis unu per raŭka voĉo, ekvidinte la batiĝon.
- Rapidu, najbaroj! - kriis alia kaj ekkuris per tiaj paŝoj, ke
polvo leviĝis foste...
- Eŭseĉjo, tenu vin!
Ferponten ĉirkaŭrigardis, faldis la sekretan tranĉilon. Liaj dungitoj
jam estis kurantaj trans la barilon, la hokistoj, atingante, batadis
iun al la dorso, iun al la kapo - se batalo, do estu batalo, ili sciu,
kiaj estas en kolero dvinaj ŝarĝistoj. Ankaŭ la negocisto ricevis, kaj
pli ol aliaj - ne kriu «latrono!», ne sendu al torturo senkulpulon. Ĉu
vi pensas, ke por vi ne estas hoko, ne atingos vin? Sed jen ja,
atingis...
- Al la ventro ne batu, pro Dio! - ĝemis la negocisto.
Ili enrompiĝis en la domon de Ferponten - ja tro koleris la popolo
kontraŭ la fremduloj, en kolero ili perdis la kapojn, - frakasis
kuirilaron, tretis blankvulpajn litkovrilojn, dispecigis vitrajn
botelojn. Dum tiu tempo najbara fremdulo sendis homon al la
rajdistoj. En malbona krepusko kun foraj fulmoj la rajdistoj per ĉevala
linio, levinte sabrojn, ekiris al la ŝarĝistoj. Rjabov ĉion ĉi jam ne
vidis: li forkondukis Eŭseĉjon al avino Eŭdoĥa - por kaŝi en la
subplankejo. Eŭseĉjo iris malrapide, rakontis:
- Kiam kvitiĝis kun ni la komercisto, al mi la knaboj donis
moneron, ordonis panon aĉeti, kaj kvason, kaj stofon da vino. Ĉion ĉi
meti en korbon, kaj la korbon ili same donis. Mi aĉetis ĉion, kio
necesis, li - la butika sidanto - komencis doni restan monon.
Duonrublon, kaj du dekkopekojn, kaj tri duonkopekojn. Kaj ekintencis li
mian arĝentan moneron elprovi, elprovis per la dento, kaj kriis
«latrono!». La negocisto alkuris, la dua kun li kaj aliaj ceteraj
homoj. Kaj komencis bati min...
Avino Eŭdoĥa sen troaj paroloj kaŝis Eŭseĉjon en la subplankejo, metis
al li tien ĉerpilon da akvo, poton da avena orfa kaĉo. Ĵetis severan
rigardon al Rjabov:
- El flamo kaj en fajron. Ĵus vi el unu malfeliĉo eliĝis - tuj en la
alian ĝis la kapo. Ĉu vi ne laciĝis ankoraŭ?
Rjabov silentis.
- Ĉu oni kaptos vin?
- Povas esti, kaptos. Sed eble mi foriros. Mi, avinjo, estas ruza,
pli ruzan viron, ol mi, vi ne trovos.
- Sentimas li troe, - rapide eldiris Demĉjo. - Nu kie, avinjo, oni
vidis, ke unu homo sen ajna timo kontraŭ multaj homoj iras. Kaj ĉio
al li, avinjo, necesas, ĉio lin koncernas...
- Ĉu mi malbonas por vi, infano? - ridante per la okuloj, demandis
Rjabov kaj nedolore tiris la orfon je la molaj, densaj haroj.
Akompanante la rudriston, la maljunulino ordonis:
- Ne interbatiĝu vi tie.
- Kie?
- Ĉu vi mem ne scias? Drinkos vi vinon kaj atencos mian Ataĉjon
murdi, kaj li ne permesos...
- Sed por kio ja, avinjo?
- Pri tio vi pli bone ol mi scias...
Rjabov subite intense ruĝiĝis kaj senvorte eliris. Demĉjo, mallevinte
la kapon, iris post li.
Комментариев:
Комментировать