V. Bogomolov. «La momento de vero» - 98

Dec 02, 2019 19:00

98. Operacaj dokumentoj


Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Meĥanikisto de la 294-a ARRB ĉefserĝento Gurĉenko Nikolao Tarasoviĉ,
alnomita „Koljaniĉ“, konfirmis, ke en la pasinta vintro, kiam lia
trupunuo kaj la bataliono, kie servis serĝento Gusev, lokiĝis najbare
apud Homelo, en februaro aŭ komenco de marto Gusev vere aĉetis de li
kontraŭ botelo da vodko ĝuste tian cigaredujon, kiel la montrita al li
por rekono.

Tamen dum la pasinta vintro Gurĉenko produktis dekojn da samaj forme,
dimensie kaj desegne cigaredujoj kun kliŝa surskribo „Morton al
germanaj okupaciantoj!“, kaj pro malesto en ili de ajnaj individuaj
specialaĵoj kaj trajtoj li ne povas aserti certe, ke ĝuste tiu ĉi
cigaredujo estis transdonita de li al Gusev.

Bondarevskij».

Ĉifrotelegramo

«Al Kolibanov responde al n-ro ...... de la 19.08.44.

Necesas alfronti la veron. Senescepte ĉio ebla estas de ni entreprenita
kaj farata. Tamen iaj garantioj, ke la serĉatojn ni sukcesos preni
hodiaŭ aŭ eĉ morgaŭ, ne ekzistas kaj ne povas ekzisti.

Jegorov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

En agoj kaj konduto de Czesław kaj Wincenty Komarnicki dum la tempo de
observado oni ne sukcesis trovi ion ajn suspektindan.

Loginov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Kolibanov responde al la n-ro ...... de la 19.08.44.

La malgranda sapeista fosileto, trovita en la ĥato de Julia Antonjuk
kaj alportita, kiel estas determinite, de Pavlovskij, havas enpremitan
fabrikan stampon „Ĉ-ko 44“ kaj laŭ informo de la Ĉefa inĝeniera
departemento de la RA estis produktita en Ĉeljabinsko en la 1944-a jaro.

Tamen la fosileto, estinta en la aŭto de Gusev, kiel ni ekzakte
determinis, havis fabrikan stampon „K-vo 43“ kaj estis produktita en
Kovrovo en la 1943-a jaro.

Farita de ni skrupula kontrolo por identigo ne sukcesis ricevi pruvojn
de tio, ke la cigaredujo, trovita ĉe Pavlovskij, estas la cigaredujo de
Gusev.

Tiamaniere, ni dume disponas neniajn informojn pri aparteno de
Pavlovskij al la grupo „Nemano“.

Poljakov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Grodno, al Loginov

Kun ĉiaj antaŭzorgoj sen prokrasto kaŝe arestu Czesław-on kaj
Wincenty-n Komarnicki kaj per aviadilo kun firma gardo liveru ilin
en Lidon. Pri la ceteraj daŭrigu observadon.

Poljakov».

Ĉifrotelegramo

«Aeralarmo!!!

Al Jegorov

Pro manko de rezulto de la afero „Nemano“ laŭ antaŭe donitaj preparaj
ordonoj je Via persona respondeco endas hodiaŭ ekde la 18:00 plenumi
densan blokadon de la zonoj de Vilno, Grodno kaj Lido laŭ la varianto
„Kaptilo“.

La „Kaptilo“ estas sankciita de la Supera Komandejo.
Plenumon kontrolu kaj tuj raportu. La Ĉefa departemento de la
kontraŭspiona servo postulas eĉ por minuto ne malfortigi penojn pri
preparo de la variantoj „Granda elefanto“ kaj „Balta tango“, kiuj okaze
de neceso estos plenumitaj en la indikitaj de Vi tempoj.

Kolibanov».

Комментариев:
  Комментировать

«момент истины», перевод, богомолов, эсперанто

Previous post Next post
Up