Ĉapitro deka
He, sur vaporŝipo!
La aero estis travidebla, malvarmeta, saleta, nuboj super la nigriĝinta
pro malnovaj incendioj urbo naĝis diafane rozkoloraj, kaj, kiel ĉiam en
tiuj ĉi latitudoj en tiu sezono de blankaj noktoj, Ustimenko konfuzadis
- ĉu nun estas mateno aŭ vespero.
Apud la disbombita hotelo «Arkto» sur granitaj ŝtupoj kaj inter la
kolonoj dormeme fumis usonaj matrosoj - ĉiuj fortikaj, rozvangaj, kun
ligitaj sur la fortaj koloj damaj ŝtrumpoj, - penis komerci. Apud unu
el ili - tre alta, tute blonda - piramide staris konservaĵoj: kolbaso,
ladviando; alia - sunbruna, variolmarkita - ligneske frapetadis per
grandegaj platoj de ĉokolado. Iom malproksime estis ebrie ploranta kaj
minacanta per la pugnoj franca matroso el la Rezistado - en bereto kun
ruĝa bulkvasto, ĝibnaza, ĉifona.
Ustimenko trairis flanke, ĝibetiĝante, ĝeniĝante pri blokoj da
cigaredoj, ŝtrumpoj, maĉgumo, apetitvekaj buterpanoj kun ŝinko, per
kiuj la matrosoj same komercis kontraŭ freneza prezo, aĉetinte ilin en
la restoracio «Eksterlanda turisto» kontraŭ sesdek kopekoj por unu. Kaj
jam el la pordo de la hotelo Vlaĉjo ekvidis, kiel alta kaj maldika
ŝarĝistino, elpreninte du ruĝajn tridekrublajn monbiletojn, etendis
ilin por la buterpanoj kun ŝinko, kaj kiel usona matroso lerte volvis en
preparitan paperon sian varon. Kaj la variolmarkito estis plu frapanta
per ĉokoladaj platoj klakdancon.
«Kiel en sonĝo!» - pensis Vlaĉjo, leviĝante laŭ la ŝtuparo.
Sed la strata komerco evidentiĝis vera bagatelo kompare kun tio, kio
estis sur la dua etaĝo en la dudek naŭa numero: ĉi tie tutsimple
malfermiĝis magazeno, vera ĉiovendejo, en kiu vigle kaj gaje komercis
usonaj matrosoj de transporta ŝipo «Paola». Unu el ili estis konata de
Vlaĉjo, li iam estis iomete brulvundita - tiu rufa knabego, - kaj
Ustimenko ekzamenis lin en la hospitalo de Ward. Kaj la rufulo rekonis
sian kuraciston.
- Ha lo, doktoro! - kriis li, brilante per la blankaj dentoj. - Ni
faros por vi, se vi deziras, rabaton. Ni havas ĉion: fumaĵitan lardon,
ĉokoladon, cigaredojn, sulfidinon, diversajn farunojn, rizon, buteron,
bonvolu!
Kaj aĉetantoj ĉi tie estis nemalmultaj - Ustimenko rekonis aktorojn de
opereto, antaŭnelonge alveturintaj al la floto. Ili staris en vico -
kvietaj, humilaj, hontante antaŭ preterpasantaj en la koridoro
oficiroj.
Kaj mallongbraka dikuleto, stevardo de «Paola», tiutempe estis
mezuranta per glaso tritikfarunon, sukeron, kafon, semolon.
Skribotablo, kovrita per littuko, estis baranta la pordon en la numeron
kaj anstataŭanta vendotablon, plue, en la profundo de la ĉambro,
videblis ankoraŭ iuj homoj - ili estis movantaj kestojn kaj pakojn.
- Nu, doktoro! - viglige kriis la rufulo. - Ni donos al vi sen
vico. Nemultekoste. Very good produktaĵo!
Li jam nemalbone parolis ruse - tiu rufa negocisto - kaj eĉ kriis al
lia dorso:
- Ha lo, doktoro! Ni havas bonegan sulfidinon!
La estro de la sanitara departemento Mordvinov, kovrinte sin kun la
kapo per la uniforma palto, estis dormanta sur kaviĝinta sofo kaj longe
ne povis kompreni, por kio venis majoro Ustimenko. Poste li trinkis
flavan, malnovan akvon el karafo, volvis kampartabakan memfaritan
cigaredon, tuse purigis la gorĝon kaj diris:
- Ni longe pensis, Atanazio Vladimiroviĉ...
- Vladimiro Atanazijeviĉ, - iomete malĝentile korektis la estron
Vlaĉjo.
- Pardonu, majoro. Do, ni longe pensis kaj, konsiliĝinte, venis al
konkludo, ke vi devos iri kun la ŝiptrajno.
La bela vizaĝo de la departementestro flaviĝis, sub liaj nigraj
esprimplenaj okuloj pufiĝis maljunulaj ŝvelaĵoj. Kaj tuspurigi la
gorĝon ĝisfine li neniel sukcesis.
- Kaj kion mi faros tie, en tiu ŝiptrajno? - demandis Vlaĉjo.
- Tutcerte vi ne komandos ŝipon, mi tion al vi garantias. Sed ian
specifan kaj precizan informon pri la medicina servo kaj medicina
subteno en ŝiptrajnoj ni nepre bezonas. Iliaj ŝipaj kuracistoj ion
forte troigas. Krome ili havas okazojn, kiam funkcioj de ŝipa
kuracisto estas kumulataj kun funkcioj de pastro, - ĉi tie objektivan
informon, kompreneble, ne eblas ricevi. Estas ankoraŭ unu strangaĵo,
kies aperon ni dezirus trankvile kaj klare kompreni: absurde, strange
granda kvanto da frostvundoj inter iliaj maristoj, dum inter ŝipanaro
de niaj ŝipoj estas tute aliaj ciferoj.
Dispreminte la memfaritan cigaredon en la cindrujo, Mordvinov
eksilentis.
- Ĉu tio estas ĉio? - demandis Vlaĉjo.
- Ne, ne ĉio...
Trans iomete malfermitaj fenestrokadroj, kovritaj per krucligno,
ekhurlis sirenoj de aeralarmo.
- Kune kun vi iros via paciento - tiu angla leŭtenanto. Nia
komandantaro ricevis buŝan peton de la patrino de via aviadisto, ke oni
lin transportu nepre sur rusa vaporŝipo, sur la sovetia. La situacio,
se tiel diri, estas kun nuancoj, por eviti ion ajn la peto estas buŝa.
Sed, se pripensi, ĉio estas tre simpla: ni estas barbaroj, kaj
bolŝevistoj, kaj vandaloj, kaj sendiuloj, kaj ankoraŭ diablo scias kio,
sed ni - tiu ĉi lordino tion scias, - ni ne forlasos ŝian knabon sur
dronanta transporta ŝipo. Aŭ ni mem ne venos, aŭ ŝia knabo estos kun
ŝi.
- Kun la knabo estas malbona afero! - morne diris Vlaĉjo. - Vi ja,
verŝajne, ĉion aŭdis, al vi Ĥarlamov rakontis...
- Rakontis, sed mi ne komprenas, kial la afero estas tiom malbona,
refoja sangelfluo okazos ne nepre...
- Ĝuste pri tio kalkulas la anglaj kuracistoj. Sed Ĥarlamov kaj
Levin estas certaj, ke refoja sangelfluo okazos nepre, la demando estas
nur en tio - kiam. Ĉu vi komprenas?
Estas mirinde, kiel Ustimenko ne scipovis paroli kun estroj.
- Bone, - incitiĝante, diris Mordvinov, - al tio mi, ĝenerale,
tute ne rilatas. Temas pri plenumo de peto de la alianca komandantaro.
Ni opinias, ke tiun peton necesas plenumi.
Kaj, leviĝinte, li aldonis, ke ŝipestro Amiraĝibi - la komandanto de la
vaporŝipo «Aleksandro Puŝkino» - estas informita kaj konsentas
disponigi al la vundito tutan eblan komforton.
En la koridoro, apud tiu numero, kiun Vlaĉjo mense baptis «usona
superbazaro», nun bolis batalo. Anglaj militaj matrosoj ofendiĝis pri
tiu komerco, disŝiris sakon kun faruno, batis per kesto la ĉefon de la
prosperanta firmao, kaj nun el la numero, en kiu oni jam sukcesis
frakasi elektrajn lampojn, aŭdiĝis nur laŭta grakado de interbatantoj,
insultoj kaj krioj. Angla kaj usona patroloj penis instali ordon, sed
ankaŭ ili estis batitaj...
- Komerci eblas kaj endas, - ĝentile klarigis al Ustimenko
oficiro, la estro de la angla patrolo, - sed necesas kompreni kie, kiam
kaj per kio. Ĉu ne?
El la «superbazaro» ree aŭdiĝis longa kriego de la sieĝatoj. La
matrosoj de la patrolo, verŝajne, komencis lastan sturmon.
Kiam Mordvinov kaj Ustimenko estis elirantaj el la hotelo,
nemalproksime plonĝis bombaviadilo, kaj ilin facile puŝis eksplodondo,
sed tiel subtile, ke ili tion ne rimarkis aŭ ŝajnigis unu al la alia,
ke ne rimarkis. Sed en la oreloj ankoraŭ longe estis zumado, eĉ tiam,
kiam Vlaĉjo haltis, por purigi la ŝuojn ĉe fama knabo-ŝupurigisto,
eterne sidanta en la ruinoj de la eksa Domo de maristo.
- Kiom al vi, amiko? - demandis Ustimenko, admirante fabelan
brilon de siaj trivitaj flotaj ŝuoj.
- Cent rublojn, - lakone respondis la knabo kaj levis al Vlaĉjo
la langvorajn, rondajn, senfine profundajn okuletojn.
- Sed ĉu vi ne freneziĝis?
- Interalie, mi riskas la vivon, laborante en tiuj ĉi kondiĉoj, -
seke respondis la knabo.
Kaj li devis pagi!
Sur la hospitala perono sidis la dika Jack. Apude estis diligente
lavanta sin la miksrasa kato de Peĉjo.
- Kiaj novaĵoj, oldulo? - demandis Ustimenko.
- Nenio bona, doktoro, - morne respondis la ĉefkuiristo. - Oni min
transigas al Afriko, sed mi ja ne povas preni tien tiun ĉi trezoron! -
li kapmontris al la kato. - Kaj sen mi kiu ĝin prizorgos? Revenos Peĉjo
kaj pensos, ke mi lin trompis. Mi ja promesis al la knabo...
Malproksime trans la rokoj ree eksplodis du bomboj. La kato ĉesis lavi
sin, la kuiristo gratis malantaŭ ties orelo.
- Tre saĝa. Ĉiam komprenas, se estas bomboj. Kaj ne ŝatas. Ĉu vi
deziras matenmaĝi, doktoro?
- Ne, - pro fiereco diris Vlaĉjo, kvankam li deziris manĝi. - Ne,
Jack, mi estas sata. Mi deziras al vi feliĉon.
Ili premis kaj skuis la manojn unu al la alia. Kaj en la animo de
Ustimenko subite iĝis bone.
- Ha, doktoro! - diris Neville, kiam li eniris en la ĉambron. -
Por kio vi kuras sub bomboj?
- Mi hastas al mia tre riĉa paciento! - diris Ustimenko. - Ja mi
havas unu vunditan kaj bruligitan lordon, klasan malamikon el la ducent
familioj de Britio. Poste mi skribos al li konton, kaj li al mi donos
amason da siaj pundoj. Mi riĉiĝos kaj malfermos butikon. Jen, kiel
evidentiĝas, en kio estas la senco de la homa vivo...
Neville ridetis, sed ne tre gaje: Vlaĉjo lin tamen multe tedis per tiuj
pundoj kaj privata praktiko.
- Kaj kial vi tiel longe ne aperadis?
- La milito ankoraŭ ne finiĝis, siro Lionel. Kaj viaj amikoj
Hitlero, Göring kaj Mussolini ankoraŭ ne estas pendumitaj. Ekzistas
ankaŭ aliaj vunditoj, krom vi...
La aviadisto rigardis preter Vlaĉjo - ien al la pordo.
- Mi ĉie tie iomete ektimis sen vi, - per indiferenta tono diris
li. - Hieraŭ subite el la buŝo ekiris sango...
«Jen ĝi!» - pensis Ustimenko. Kaj ordonis al si: «Trankvile!»
- Tio eblas! - penante paroli kiel eble plej nature, diris li. -
Vi ja havas kuglon en la pulmo, kaj nemalgrandan... Ĝi povas doni eĉ
pli grandan sangelfluon...
- Min ne necesas konsoli, - per egala voĉo diris Neville. - Tiu
kreteno Ward hieraŭ ektimis pli ol mi, sed tamen, malgraŭ ĉiuj viaj
konsoloj, mi fartas pli malbone, ol antaŭe...
Vlaĉjo ne respondis - li rigardis al la temperatura kurbo.
- Ĉeso de aeralarmo! - informis anoncisto el la laŭtparolilo. -
Ĉeso! - kaj, interrompinte sin mem, ekhastis: - Aeralarmo! Aer...
- Estas tre enue! - plendis la kvina grafo Neville. - Miaj
najbaroj dum tutaj tagoj sidas en rifuĝejo. Dum estis pluvoj kaj pendis
nebuloj - ili bruadis ĉi tie, tio estis abomena, sed almenaŭ estis ne
tiel solece. Kaj nun ili enradikiĝis en la rifuĝejo: ludas kartojn kaj
ĵetkubojn, drinkas viskion kaj ĝuas la vivon. Permesu al mi esti kun
viaj knaboj, mi scias - apude estas aviadistoj. Unu knabo venis al mi,
kaj ni parolis per la manoj - aviadistoj de la tuta mondo scipovas
klarigu unu al la alia per la manoj, kiel li faligis aŭ kiel li estis
faligita...
Vlaĉjo silentis.
- Nu, doktoro?
- Tio ne eblas.
- Sed kial, doktoro?
- Tial, ke via Churchill ree plendos al nia komandantaro, ke por
vi ne estas kreitaj kondiĉoj kaj ke oni vin ofendas.
- Tio estas malvero, doktoro! Vi simple timas, ke mi vidos, kiom
pli malbone oni manĝigas viajn aviadistojn, ol tiujn ĉi sentaŭgulojn?
Kaj timas, ke mi vidos tiujn terurajn ĥalatojn anstataŭ piĵamoj? Kaj ke
tie estas aĉaj matracoj? Ne gravas, doktoro, mi ĉion ĉi jam scias, kaj
kio koncernas malriĉecon, do en la infanaĝo mi kun la fratoj ludis
«malsatajn mizerulojn», kaj tio estis treege interesa.
- Ĉi tie ni havas ne infanajn ludojn, - malvarme prononcis Vlaĉjo.
- Kaj ĉu pri Winston vi diris serioze aŭ ŝercis? - demandis
Lionel.
- Tute serioze.
- Mi ĉion diros al la panjo, kaj la panjo diros al lia edzino, -
afereme minacis la kvina grafo Neville. - Vi ne ridetu, ili ofte
intervidiĝas.
Vlaĉjo deziris ridi: tiom absurda ŝajnis la penso, ke la panjo de tiu
knabo al iu ion diros kaj Winston Churchill ordonos ĉesigi la
malordojn, ordonos sendi ŝiptrajnojn unu post la alia, ordonos malfermi
la duan fronton.
- Vi prefere verŝu al ni ambaŭ viskion, - petis Neville. - Ja nin,
kiom mi scias, atendas komuna vojaĝo! Kaj ni drinkus je kvin futoj da
akvo sub la kareno...
- De kie vi scias, ke nin atendas komuna vojaĝo?
- Por vi estas utile ekvidi la mondon! - kun subrido diris
Lionel. - Kaj al vi plaĉos mara aero. Tamen, se vi ne deziras, mi
helpos al vi resti ĉi tie... En la arktaj konvojoj vere estas nervoza
situacio...
Vlaĉjo deziris sakri, sed ne sukcesis, ĉar tute proksime - multe pli
proksime ol la havena distrikto - tondris du bomboj. La hospitalo
dufoje saltetis, kaj Neville diris:
- Interalie, sur la tero estas sufiĉe abomene, kiam ili komencas
tiel ĵeti - tiuj germanaĉoj. Estas strange, sed mi neniam aŭ, pli
ĝuste, preskaŭ neniam spertis bombadon, kuŝante en lito, senhelpa. En
la aero estas pli gaje.
- Vi havas strangan leksikonon, - diris Vlaĉjo. - Abomene, pli
gaje! Kvazaŭ vere tio estas ia ludo...
Li foriris, ne ĝisatendinte ĉeson de la alarmo. De malsupre, de la
fabriko de fiŝkonservaĵoj, estis venanta fiodora, mordanta fumo,
ĉasaviadiloj estis glitantaj trans nuboj, serĉante kaŝiĝantajn tie
germanojn, severaj virinoj-ŝarĝistinoj estis kriantaj virajn vortojn:
- Suben!
- Supren, iom!
- Stop, fek'!
De la supra placeto de la ŝtuparo de grandega kamuflita «Liberty»
supren al la virinoj en vatjakoj enue rigardis usonaj matrosoj, unu per
speguleto estis sendanta al ili sunradiojn, alia, kunmetinte la manojn
per paroltubo, kriis iajn alvokajn vortojn. Kaj kuiristo en blanka
ĉapo, dande sidigita sur la kapon, kriegis:
- Fraŭlin' - rusa virin'!
- Kie «Puŝkino» staras? - demandis Vlaĉjo de dikmalalta virino kun
akraj vangostoj, ĉirkaŭligita ĝis la brovoj per bunta kaptuko.
- Ha! Jen nia! Maristo! - diris la dikmalaltulino.
- Ne fremda ja, klare! - penante esti pli vigla, respondis Vlaĉjo.
- Kaj ŝajne eĉ beleta!
La dikmalaltulino tranĉis la Vlaĉjan vizaĝon per hela, arda rigardo,
subridis kaj prononcis kantece:
- Kna-abi-inoj! Al ni knabeto venis! Kompatis nian sorton
pajlvidvinan. Ĉu vi sukcesos, maristeto? Ni estas multaj, oficireto,
kaj ni ĉiuj estas bo-onaj!
Kovriĝante per sia eterna stulta ruĝo, Ustimenko ekbalbutis ion en tiu
senco, ke li ne emas ŝerci, sed la virinoj, subite gajiĝinte, amase
ekiris al li, kriante, ke ili provizos lin per trifoja nutrado, ke ili
kisos lin ĝismorte, ke li devas esti vera patrioto, alie ili tuj lin ĉi
tie tiklos kaj ĵetos en la akvon por nutro de gadoj...
Ĝenite hihiante, Vlaĉjo retropaŝis, kroĉiĝis per la piedo al soklo,
ruliĝis sur tabuloj kaj ne sukcesis eĉ entiri la kapon en la ŝultrojn,
kiam tio okazis. Rekonsciiĝis li, batsvenigita, verŝajne, ne baldaŭ. Li
penis leviĝi, sed ne sukcesis. Li kuŝis ankoraŭ iomete, tuŝis sin (ĉu
estas sendamaĝa) ne per siaj manoj - per manoj de kirurgo. Ŝajne,
sen damaĝoj. Ekvidis nubojn - ĉu tagajn, matenajn, vesperajn - li ne
sciis. Ekvidis la flankon de la «Liberty» - grandegan, grizan, ĝis la
ĉielo mem. Kaj ree la ĉielon kun kurantaj nuboj, la pal-bluan ĉielon de
Arkto.
Nur poste li ekvidis ilin. Ili ĉiuj estis mortintaj. Ja ili eĉ ne
ekzistis entute. Estis vizaĝo. Poste mano. Aparte en tuketo panpeco -
matenmanĝo. Parto de kruro - blanka, aparta. Ankoraŭ io en vatjako -
sanga, neeltenebla...
Eĉ li ne eltenis. Je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de tiu ĉi tombo li
naŭze reversiĝis. Kaj ankoraŭ foje, kaj ankoraŭ! Kaj kiam li denove
malfortiĝis kaj alpremiĝis per la ŝultro al iuj ŝpaloj - li ekaŭdis
ĝemojn.
Tiun virinon ĵetis la eksplodo, kaj ŝi estis mortanta ĉi tie - apud la
gruo. Li penis ion fari per la malpuraj, gluaj, ne obeantaj manoj. Kaj
tiam li rememoris pri la «Liberty» - grandega ŝipo, kie estas ĉio - kaj
kuracistoj, kaj lazareto, kaj instrumentoj, kaj brankardoj...
Ŝanceliĝante, per malfidelaj piedoj li ekiris laŭlonge de la ŝipflanko
laŭ la marponto. Sed la ŝtuparo ne estis. Ja li ne freneziĝis - tie,
sur la placeto de la ŝtuparo, la matroso antaŭe sendadis sunradiojn kaj
la kuiristo en ĉapo kriadis el tie: «Fraŭlin', fraŭlin'!» Kaj la
ŝtuparo estis pendinta - grandega, firma, ĝis la marponto mem.
- He, sur vaporŝipo! - kriis li.
Poste li komprenis, ke ili tie, probable, ne aŭdas, rememoris, ke li
havas pistolon, kaj pafis. Elpafinte la tutan ŝargilon, Vlaĉjo
fiksaŭskultis: ne, estas nenio, nenia respondo.
Li levis la kapon kaj ekvidis neniun.
Nenion - krom grandega, ĝis la ĉielo, griza ŝipflanko.
Ili forigis la ŝtuparon - jen ĉio, por ke ne estu klopodoj, por ke al
ili neniu grimpu kaj ke tiu bombo, kiu estis ĵetita sur ilin, sed
trafis en la rusajn virinojn, ne malhelpu al ilia kutima ordo.
Peze spirante, raŭkiĝinte, kun la pistolo en la mano li revenis al tiu
lasta - la mortanta. Ŝi jam estis mortinta, kaj neniaj usonaj
lazaretoj al ŝi nun helpus.
Kaj super la haveno ree hurlis sirenoj, proklamante komencon de nova
aeratako.
Malrapide, ĝibetiĝinte, paŝante kun peno, li ekiris serĉi «Puŝkinon».
Kaj subite li ekŝajnis al si tia nana, tia mizera, tia bagatela -
stultulo kun la ideo, ke homo por homo estas frato. Ili forigis la
ŝtuparon - tiuj fratoj, - jen kion ili faris!