A. Grin.
Koro de Dezerto [
zip] (11 Kb) [
fb2] (8 Kb).
La malkovron de diamanta kuŝejo en Cordon Brun akompanis strebo al la civilizo. Nin sole interesas la malkovro de brila kafejo. Inter la cetera publiko ni notu ĉi tie tri skeptikajn mensojn, - tri artajn naturojn, - tri pereintajn animojn, sendube talentajn, sed ĉesintajn vidi la kernon. Laŭ malsamaj vojoj ili venis al tio, ke ili vidis solan ŝelon.
Tiu mondrigardo direktis iliajn kapablojn al mistifikado, kiel al alvokiĝo. Mistifikado iĝis ilia religio. Kaj ili atingis siaspecan perfektecon. Tiel, ekzemple, legendo pri brilianto je mil okcent karatoj, sarkasme kaj subtile prilaborita de ili inter pokaloj da ĉampano kaj ario el «Jocelyn», faris fortegan efikon, ĵetinte milojn da aventuristoj serĉi la miraklon ĉe la akvofalo Alpetri, kie, kvazaŭe, super la akvo, en la roko, brilis la monstro. Kaj tiel plu. Stella Dijon danke al ili ricevis certecon, ke senespere enamiĝinta al ŝi (kio ne estis) Harry Evans pro malespero edziĝis al fraŭlino O'Neil. Okazis dramo, kies hontinda rezulto al neniu faris gloron: Evans komencis pensi pri Stella kaj mortpafis sin.
[
plu...]