Татарская песня "Соловей" -- Tatara kanto "Najtingalo"

May 28, 2023 09:54

Этим летом очередной слёт эсперантистов пройдёт в Казани. В программе предусмотрен вечер татарской культуры. Для него я перевёл известную татарскую народную песню "Соловей".
Ĉi-somere vicaj Rusiaj Esperanto-Tagoj okazos en Kazanj, ĉefurbo de Tatario. Nature, en la programo estas vespero de tatara kulturo. Por ĝi mi tradukis faman tataran popolkanton "Najtingalo".

Послушать оригинал на татарском, отследить текст с подстрочным русским переводом можно здесь:
Aŭskulti la originalon de la kanto kaj sekvi la tataran tekston eblas ĉe:
https://www.youtube.com/watch?v=h7sW-eY7Htk

Вот моя эсперанто-версия:
Jen estas mia versio en Esperanto:

Aĥ, najtingalo, aĥ, najtingalo,
Super junkoj ĉe river’.
Tutan nokton trile sonas
Milda kanto de tener’.

Aĥ, najtingalo, aĥ, najtingalo,
Jam leviĝas la aŭror’,
Kaj sopiras la animo,
Plenas de kantad’ kaj plor’.

Aĥ, najtingalo, aĥ, najtingalo,
Kantas sur branĉo de salik’.
Al la najtingal’ konfesas
Mi sekretojn pri l’ amik’.

miaj verkoj, e-literaturo

Previous post Next post
Up