Литературное -- Literature

Jul 03, 2020 15:37

Я продолжаю участвовать в конкурсе поэзии и юмора, ежегодно проводимом с 1991 года в Разграде, Болгария. В 2016 мой цикл стихотворений “Penseroj” (что можно приблизительно перевести как частицы/кусочки/обрывки мыслей) получил 3-ю премию. В этом году я послал на конкурс продолжение (или, если угодно, вторую часть) этого цикла. И снова 3-я премия.

Mi plu partoprenas la konkurson de poezio kaj humuro "EKRA", ĉiujare ekde 1991 okazantan en Razgrad, Bulgario. En 2016 mia ciklo “Penseroj” ricevis la 3-an premion. Ĉi-jare mi sendis por la konkurso daŭrigon, “Penseroj plu”. Same 3-a premio.

Penseroj plu

Viv’ jen karesas nin, jen batas,
Varian sorton hom’ ricevas:
Ja optimisto vivi ŝatas,
Kaj pesimisto vivi devas.

Do en medit’ filozofia
Perceptas vivon mi sen tristo -
Se la problem’ ne estas mia,
Mi certe estas optimisto.
*
Kiu malsan’, eĉ se akute,
Nin suferigi ja ne povas?
- Alzheimer! Sendolora tute,
Kaj ĉiutage ĉio novas!
*
La vir’ al multaj ĝuoj emas:
Li fumas, drinkas kaj blasfemas.
Kaj poste sekvas kiso ama
Per la buŝo sama.

miaj verkoj, e-literaturo, vivo

Previous post Next post
Up